La rivero Orkla ( norvege: Orklaelva ) estas la plej longa rivero en la distrikto Sør-Trøndelag, Norvegio. La 179 kilometrojn longa rivero sekvas la Orkdalen-valon, alfluante en la Orkdalsfjord-on, branĉon de Trondheimsfjord, ĉe la vilaĝo de Orkanger.

Orkla
rivero
Bazaj informoj
Longeco 179 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Orkdal
vdr

La rivero fontas de la lago Orkelsjøen en komunumo Oppdal. La riverfluo okazas tra municipoj de Oppdal, Tynset, Rennebu, Meldal, kaj Orkdal. La municipoj estas en distrikto Sør-Trøndelag, krom Tynset kiu estas en Hedmark-distrikto. Gravaj vilaĝoj laŭ la rivero inkludas: Orkanger, Fannrem, Vormstad, Svorkmo (en Orkdal); Storås, Meldal, Å (en Meldal); kaj Rennebu kaj Berkåk (en Rennebu).

La Orkla estas populara rivero por salmokaptado, fama fiŝkaptisto tie estas la iama Liverpool-ludisto Vegard Heggem. Ĉirkaŭ 88 kilometrojn longa parto de la rivero tra Orkdal, Meldal, kaj Rennebu estas uzita por salmokaptado ĝenerale en la sezono de junio tra aŭgusto.

La rivero estas reguligita proksime de kvin elektroproduktadaj rezervujoj, kiuj estis konstruitaj inter 1978 kaj 1985. La rezervujoj estis sukcesa metodo de inundokontrolo malhelpante la plej gravan laŭsezonan inundadon de la rivero.