Tiu ĉi artikolo estas pri fantastaj estaĵoj; estas artikolo pri la romia dio Orko.


Orko
raso de Mez-Tero
Kreita de Morgoto
Verko La Mastro de l’ Ringoj
Informoj
Malamikoj Beorn
vdr
Bildo de orko.

Orko estas ano de malica specio en Mez-Tero, laŭ la verko La Mastro de l' Ringoj. Ili estis breditaj el kaptitaj elfoj. Ilia karaktero ne estas nepre malica, sed ili estas vole-nevole servantoj de la malbono.

Orkoj malbone eltenas plenan sunlumon kaj tial aktivas precipe dum nokto.

Uruk-hajoj estas tribo da tre fortaj orkoj, kiuj ankaŭ pli bone eltenas sunlumon, tamen ne ŝatas ĝin. Ili kutime servas kiel batalistoj.

Multaj fantastaj noveloj kaj ludoj transprenis la orkan specion, kun pli aŭ malpli grandaj modifoj. Preskaŭ ĉiam tiaj orkoj estas servantoj de la malbono.

Etimologio redakti

Tolkien laŭ propra diro prenis la vorton orc el la angla lingvo, kie ĝi signifas specon de demono; kredeble tiu vorto deriviĝas de la romia dio de la infero, Orko.