Orkonuso de Ezelsdorf-Buch

La orkonuso de Ezelsdorf-Buch estas bronzepoka artefakto el maldika orlado. Ĝi utilis kiel ekstera ornama tegaĵo de longfusta kapvestaĵo kun randaĵo, kiuj verŝajne estis el organa materialo kaj mekanike stabiligis la maldikan orladon.

Orkonuso de Ezelsdorf-Buch, 11-a-9-a jarcento a.K.

Koordinatoj: {{{2}}}

La orkonuso de Ezelsdorf-Buch estas unu el aro de kvar ĝis nun konataj konusformaj orĉapeloj el la bronzepoko, trovitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en suda Germanujo (berlina orĉapelo, orĉapelo de Schifferstadt, orkonuso de Ezelsdorf-Buch) kaj en Francujo (orkonuso de Avanton) en pli-malpli bona stato.

Nuna konservejo redakti

La Ezelsdorfa orkonuso troviĝas nuntempe en la germana nacia muzeo en Nürnberg, kie ĝi estas centra kernaĵo de la bronzepoka kolekto.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  1. Gold und Kult der Bronzezeit. (AusstellungsKatalog). Germanisches Nationalmuseum, Nürnberg 2003. ISBN 3-926982-95-0
  2. Wilfried Menghin (Hrsg.): Acta Praehistorica et Archaeologica. Unze, Potsdam 32.2000, S. 31-108. ISSN 0341-1184
  3. Peter Schauer: Die Goldblechkegel der Bronzezeit – Ein Beitrag zur Kulturverbindung zwischen Orient und Mitteleuropa. Habelt, Bonn 1986. ISBN 3774922381
  4. Gerhard Bott (Hrsg.): Der Goldblechkegel von Ezelsdorf. (Ausstellungskatalog). Theiß, Stuttgart 1983. ISBN 3-8062-0390-3
  5. Mark Schmidt: Von Hüten, Kegeln und Kalendern oder Das blendende Licht des Orients. in: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift. Berlin 43.2002, S. 499-541. ISSN 0012-7477

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti