Ormosbánya
Ormosbánya [ormoŝbAnja] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. Pli frue la loknomo estis Ormospuszta, poste pro la minado la nomo ŝanĝiĝis al bánya, kiu signifas: minejo.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: 177 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3328/20.6496
- Loĝantaro: 1880
- Poŝtkodo: 3743
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
Ormosbánya situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kazincbarcika-Rudabánya. La vilaĝo kontaktiĝas kun Izsófalva. Rudabánya troviĝas 4, Kazincbarcika 12, Miskolc 30 km-ojn.
Historio redakti
Pli frue keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1275 en formo "Vrmus". En 1408 abatejo fondiĝis. En 1564 la turkoj okupis la vilaĝon, la loĝantaro rifuĝis. Inter 1887-1984 oni minadis karbojn. En 1912 la fervojo ekfunkciis. Ormosbánya longe apartenis al Izsófalva, fine en 1993 memstariĝis kaj municipo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Maria
- kalvinana preĝejo
- fiŝkaptistaj lagoj
Famuloj redakti
En Ormosbánya naskiĝis:
Fontoj redakti
- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu
- www.ormosbanya.hu