Orna de Gállego [ORna deGAljego] (aragone Orna de Galligo) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

Orna de Gállego
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 0° 26′ U (mapo)42.451296-0.43680000000001 [+]
Alto 789 m [+]
Orna de Gállego (Provinco Ŭesko)
Orna de Gállego (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Orna de Gállego
Orna de Gállego (Hispanio)
Orna de Gállego (Hispanio)
DEC
Situo de Orna de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Orna de Galligo [+]
vdr
Orna de Gállego, ekprintempe, kaj monto Peña Oroel fone.

La loĝloko Orna de Gállego (789 msm) mem estas en la suda valo inter Sabiñánigo kaj Guarguera, fakte inter Arto kaj Latrás. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Orna de Gállego suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Orna de Gállego oni malaltiĝis el 133 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 14 loĝantoj (2019).

Aktualo redakti

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, kio pluas ĉi tie male al aliaj apudaj lokoj, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo de Sankta Mikaelo de fino de la 11-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]