La OrpipioTmetotilako, Tmetothylacus tenellus, estas specio de la familio de Motaciledoj de Paseroformaj birdoj, nome tre distinga pipio de seka kampara herbejo, savano kaj arbustaro en orienta Afriko. Ĝi estas indiĝena de orienta kaj sudorienta Etiopio, orienta Kenjo, nordokcidenta Somalio, sudorienta Sudano, nordorienta kaj centra Tanzanio kaj nordorienta Ugando, kaj iam estis kiel vaganto en Omano, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ĝi ĝenerale preferas aridajn al duonaridajn herbejojn kun disaj arboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orpipio
Orpipio
Orpipio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Tmetothylacus
Specio: 'T. tenellus'
Tmetothylacus tenellus
(Cabanis, 1878)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Maskla plenkreskulo, malkiel plej parto de pipioj, estas tre facile identigeblaj. Li havas flavajn kapon, subajn partojn kaj estas flavo ankaŭ en flugiloj, dum la dorso brunetas. Elfronte la flavaj gorĝo kaj brusto kun nigra brustozono similigas tiun specion kun la Flavgorĝa makronikso aŭ la Orgorĝa makronikso, sed neniu el tiu havas flavon en flugiloj (tre rimarkindaj dumfluge) kaj ambaŭ havas nigran linion en vizaĝo. La ino de Orpipio estas tre tipe bruna pipio sed havas flavon en subflugiloj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti