Ortilo estas ilo, kiu havas du rektajn randojn, ortajn unu rilate la alian.

Serurista ortilo

Ĝi uziĝas ĉefe por du celoj:

  • por desegni ortajn rektojn al iu referenca rekto (ortantojn): oni strekas laŭlonge de unu rando de la orta paro, almetante la alian al la referencaĵo.
  • por kontroli ortecon de du elementoj en kontrolata peco aŭ desegno.

La formoj estas ĝenerale jen de ortangula triangulo, jen de L, jen de T (en tiu kazo, ĝi nomiĝas T-ortilo)

Kelkaj ortiloj havas unu parton pli dikan, kiu ebligas apogon al referenca rando, kaj ankaŭ gliton laŭlonge de tiu referenco. Tiuj ortoj ebligas strekadon de serioj da ortoj al la referenca rando, do paralelaj inter si.