La Orverta parulio, Seiurus aurocapillus, estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus. Tiu migranta birdo reproduktiĝas en orienta Nordameriko kaj moviĝas suden vintre.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orverta parulio
Orverta parulio
Orverta parulio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Seiurus
Specio: 'S. aurocapillus'
Seiurus aurocapillus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas la temo de la poemo "The Oven Bird" (La Orverta parulio) de Robert Frost, publikita unuafoje en 1916 en sia poemaro Mountain Interval.

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo kun levita "kresto"; Marĉo Léon-Provancher, Kebekio (Kanado)

Orvertaj parulioj estas 14 cm longaj kaj pezas 18 g averaĝe, kvankam ili tendencas esti pli pezaj[2] vintre kaj ĉefe je la komenco de sia migrado. Ili havas olivecbrunajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn tre striecajn je nigro per pli markataj makuloj en supra brusto kaj per pli disaj makuloj sagopintaj flanke; la flankoj havas olivecan nuancon. Estss blanka okulringo kaj nigra strio sub la vango el la bekobazo kvazaŭ mustaĉo ege rimarkinda je la blanka fono de la gorĝareo. Ili havas linion de oranĝaj plumoj kun olivecverdecaj pintoj laŭlonge de la kapopinto (ne en frunto), borditan ĉiuflanke je du nigrecbrunaj fajnaj strioj kiuj ja atingas la bekobazon kaj la nukon. La oranĝecaj plumoj povas leviĝi por formi malgrandan kreston kaj tio estas la plej rimarkinda eco de la specio, kiu nomigas ĝin kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, kie aurocapillus estas rekte tradukebla per “orkrona” aŭ “orverta” . La okuloj kaj la supra parto de la fajna pintakra beko estas malhelaj, dum la suba makzelo estas kornokolora kaj la kruroj kaj piedoj estas rozkolorecaj.[1]

Maskloj kaj inoj similas. Nematuruloj havas makulecajn bordojn ĉe la triarangaj vostoplumoj kaj foje sablokolorajn pintojn ĉe la unuarangaj flugilplumoj. Plej rimarkinde la olivecverdecaj pintoj de la kronoplumoj, kiuj estas malfacile videblaj ĉe plenkreskuloj, estas pli grandaj kaj etendaj ĉe nematuruloj kaj kovras la oranĝecan kronostrion preskaŭe aŭ komplete.[3]

La ĉefa kanto de la Orverta parulio estas serio de stridaj, relative malaltatonaj, dusilabaj temoj ripetataj senĉese ĉirkaŭ ok fojojn kaj pliiĝanta laŭ laŭteco. Kutime la dua silabo en ĉiu temo estas akre akcentata: "ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-tii’ ĉar-TII ĉar-TII ĉar-TII!" Masklo de Orverta parulio alaŭdece kantas dumfluge kutime krepuske kaj nokte kaj aldonas partojn de la ĉefa kanto kun miksaĵo de elektrecaj notoj kaj imitado dum revenas surgrunden. La alvoko estas variatona akra "ĉik!". Kelkaj variaĵoj rememorigas pri la komuna alvokonoto de Strivizaĝa buntpego. Se la birdo ekscitiĝas, ĝi povas ripeti tiun alvokon kelkajn fojojn.[1] La luktalvoko estas ascenda siiii.

Teritorio kaj ekologio redakti

Ties reprodukta habitato estas maturaj deciduaj kaj miksitaj arbaroj, ĉefe lokoj kun iom da subkreskaĵaro, tra Kanado kaj orienta Usono. Por manĝado, ĝi preferas arbarojn kun abunda subkreskaĵaro de arbustoj; esence ĝi plej prosperas en miksaĵoj de praarbaro kaj duaranga arbaro. Orvertaj parulioj migras al sudorienta Usono, Karibio kaj el Meksiko al norda Sudameriko. La birdoj estas teritoriemaj la tutan jaron kaj vivas ĉu solaj ĉu (dum la reprodukta sezono) kiel parigataj paroj, dummallonge akompanataj de siaj idoj. Dum migrado, ili tendencas veturi laŭ grandaj grupoj kaj disiĝas denove post la atingo de la destino.[1]

Vintre ili loĝas ĉefe en malaltaj teroj, sed povas ascendi ĝis 1,500 m super marnivelo ekzemple en Kostariko. La unuaj migrantoj eliras fine de aŭgusto kaj aperas en vintrejoj komence de septembre, kun sinsekvaj tajdoj alvenantaj ĝis fino de oktobro pli malpli. Ili eliras denove reproduktiĝi inter fino de marto kaj komenco de majo, kaj alvenas al reproduktaj teritorioj dum aprilo kaj majo. Migrotempo ŝajne ne ŝanĝis multe dum la 20a jarcento.[4]

Tiu birdo ŝajne povas trapasi la Atlantikon, ĉar estis kelkaj vidaĵoj en Norvegio, Irlando kaj Britio. Tamen duono de la ses trovaĵoj estis mortintaj birdoj. Vivanta Orverta parulio en St Mary's, Insuloj de Scilly en oktobro 2004 estis en malbonaj kondiĉoj; kaj estis zorgata por rekupero.

Orvertaj parulioj manĝas surgrunde inter mortintaj folioj, foje per plukado aŭ kaptante insektojn dumfluge. Tiu birdo ofte skuas sian voston kaj klinas sian kapon dum piedirado; krome la vosto povas esti movata supren kaj malrapide suben kaj alarmitaj birdoj skuas la voston ofte el duonlevita sinteno. Tiuj birdoj manĝas ĉefe surgrundajn artropodojn kaj helikojn, kaj ankaŭ inkludas fruktojn[5] en sia dieto dum vintro.[1]

La nesto, priskribita kiel “forno”, aŭ "oven" en la angla (kio nomigas la birdon en la angla kiel Ovenbird aŭ “Fornobirdo”), estas kupola strukturo situa surgrunde, teksita el vegetaĵaro, kaj enhavanta flankan enirejon. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. La situo de la nesto surgrunde riskas predadon fare de ĉipmunkoj (Tamias) pli ol ĉe la arbonestumantaj birdoj. Ĉipmunkoj rekte elfosas al la nesto por manĝi la idaron.[6]

La Orverta parulio estas vundebla pro nestoparazitado fare de la Brunkapa molotro (Molothrus ater), kiu iĝas pli pova en kelkaj areoj. Tamen la nombro de la Orverta parulio ŝajne restas stabila. Ĝenerale ĝi ne estas konsiderata minacata specio fare de la IUCN.[7]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Stiles & Skutch (1989), Curson et al. (1994)
  2. Ekz. masklo vintranta en Granda Kajmano pezis 20.5 g: Olson et al. (1981)
  3. Stiles & Skutch (1989)
  4. Henninger (1906), Stiles & Skutch (1989), OOS (2004)
  5. ekzemple de Cymbopetalum mayanum (Annonaceae): Foster (2007).
  6. Curson et al. (1994)
  7. Curson et al. (1994), IUCN (2008)

Literaturo redakti

Libro redakti

  • Van Horn, M. A. and T. Donovan. 1994. Ovenbird (Seiurus aurocapilla). In The Birds of North America, No. 88 (A. Poole and F. Gill, Eds.). Philadelphia: The Academy of Natural Sciences; Washington, D.C.: The American Ornithologists’ Union.

Disertaĵo redakti

  • Brown DR. Ph.D. (2006). Food supply and the dry-season ecology of a tropical resident bird community and an over-wintering migrant bird species. Tulane University, United States – Louisiana.

Artikoloj redakti

  • Ahlering MA & Faaborg J. (2006). Avian habitat management meets conspecific attraction: If you build it, will they come?. Auk. vol 123, no 2. p. 301-312.
  • Allen JC, Krieger SM, Walters JR & Collazo JA. (2006). Associations of breeding birds with fire-influenced and riparian-upland gradients in a longleaf pine ecosystem. Auk. vol 123, no 4. p. 1110-1128.
  • Bayne EM, Boutin S, Tracz B & Charest K. (2005). Functional and numerical responses of ovenbirds (Seiurus aurocapilla) to changing seismic exploration practices in Alberta's boreal forest. Ecoscience. vol 12, no 2. p. 216-222.
  • Betts MG, Forbes GJ, Diamond AW & Taylor PD. (2006). Independent effects of fragmentation on forest songbirds: An organism-based approach. Ecological Applications. vol 16, no 3. p. 1076-1089.
  • Brawn JD. (2006). Effects of restoring oak savannas on bird communities and populations. Conservation Biology. vol 20, no 2. p. 460-469.
  • Brown DR & Sherry TW. (2006). Food supply controls the body condition of a migrant bird wintering in the tropics. Oecologia. vol 149, no 1. p. 22-32.
  • Clark AR, Bell CE & Morris SR. (2005). Comparison of daily avian mortality characteristics at two television towers in western New York, 1970-1999. Wilson Bulletin. vol 117, no 1. p. 35-43.
  • Dean KL, Carlisle HA & Swanson DL. (2004). Age structure of neotropical migrants during fall migration in South Dakota: Is the northern Great Plains region an inland "coast"?. Wilson Bulletin. vol 116, no 4. p. 295-303.
  • Dugger KM, Faaborg J, Arendt WJ & Hobson KA. (2004). Understanding survival and abundance of overwintering Warblers: Does rainfall matter?. Condor. vol 106, no 4. p. 744-760.
  • Habib L, Bayne EM & Boutin S. (2007). Chronic industrial noise affects pairing success and age structure of ovenbirds Seiurus aurocapilla. Journal of Applied Ecology. vol 44, no 1. p. 176-184.
  • Harrison RB, Fiona KAS & Robin N. (2005). Stand-level response of breeding forest songbirds to multiple levels of partial-cut harvest in four boreal forest types. Canadian Journal of Forest Research. vol 35, no 7. p. 1553.
  • Holmes SB & Pitt DG. (2007). Response of bird communities to selection harvesting in a northern tolerant hardwood forest. Forest Ecology and Management. vol 238, no 1-3. p. 280-292.
  • Howell CA, Porneluzi PA, Clawson RL & Faaborg J. (2004). Breeding density affects point-count accuracy in Missouri forest birds. Journal of Field Ornithology. vol 75, no 2. p. 123-133.
  • King DI, Degraaf RM, Smith ML & Buonaccorsi JP. (2006). Habitat selection and habitat-specific survival of fledgling ovenbirds (Seiurus aurocapilla). Journal of Zoology. vol 269, no 4. p. 414-421.
  • Komar O, O'Shea J, Townsend Peterson A & Navarro-Siguenza AG. (2005). Evidence of latitudinal sexual segregation among migratory birds wintering in Mexico. Auk. vol 122, no 3. p. 938-948.
  • Lloyd P, Martin TE, Redmond RL, Langner U & Hart MM. (2005). Linking demographic effects of habitat fragmentation across landscapes to continental source-sink dynamics. Ecological Applications. vol 15, no 5. p. 1504-1514.
  • Machtans CS. (2006). Songbird response to seismic lines in the western boreal forest: a manipulative experiment. Canadian Journal of Zoology. vol 84, no 10. p. 1421-1430.
  • Mattsson BJ & Niemi GJ. (2006). Factors influencing predation on Ovenbird (Seiurus aurocapilla) nests in northern hardwoods: Interactions across spatial scales. Auk. vol 123, no 1. p. 82-96.
  • Molaei G, Oliver J, Andreadis TG, Armstrong PM & Howard JJ. (2006). Molecular identification of blood-meal sources in Culiseta melanura and Culiseta morsitans from an endemic focus of eastern equine encephalitis virus in New York. American Journal of Tropical Medicine & Hygiene. vol 75, no 6. p. 1140-1147.
  • Morton ES. (2005). Predation and variation in breeding habitat use in the Ovenbird, with special reference to breeding habitat selection in northwestern Pennsylvania. Wilson Bulletin. vol 117, no 4. p. 327-335.
  • Nol E, Francis CM & Burke DM. (2005). Using distance from putative source woodlots to predict occurrence of forest birds in putative sinks. Conservation Biology. vol 19, no 3. p. 836-844.
  • Podolsky AL, Simons TR & Collazo JA. (2004). A method of food supplementation for ground-foraging insectivorous songbirds. Journal of Field Ornithology. vol 75, no 3. p. 296-302.
  • Shifley SR, Thompson FR, Dijak WD, Larson MA & Millspaugh JJ. (2006). Simulated effects of forest management alternatives on landscape structure and habitat suitability in the Midwestern United States. Forest Ecology and Management. vol 229, no 1-3. p. 361-377.

Eksteraj ligiloj redakti