Oryzias latipesjapana rizfiŝo (japane: Medaka) estas la plej malgranda nesalakva fiŝo en Japanio. Similaj specioj troviĝas en Orienta kaj Sudorienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oryzias latipes
(japana rizfiŝo)

Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Beloniformes
Familio: Adrianichthyidae
Subfamilio: Oryziinae
Genro: Oryzias
Oryzias latipes
Temminck & Schlegel 1846
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi iam estis treege populara fiŝeto en japanaj riveretoj, rizkampoj ktp. Sed ĝi enlistiĝis kiel minacata specio (VU) en la Ruĝa Listo publikigita en 1992 de Buroo pri Medioj (nun Ministro pri Medioj) de Japanio.

Japana nomo Medaka (メダカ, 目高 = okulo-alto) devenas de ĝiaj grandaj okuloj supren eliĝintaj. Ĝia scienca nomo "Oryzias latipes" signifas "vast-pieda(naĝila) fiŝo ĉirkaŭ rizoj)".

  • Grandeco - 4 cm.
  • Koloro - Griza kun iom da malhel-bruneco. Sed ekzistas alikoloraj mutacioj.
  • Vivlongeco - 1-2 jaroj en natura medio. Sed ĝi sub homa zorgado multe pli longe vivas. 4-5 jara vivlongeco estas raportita.