Osamu Kitajima (喜多嶋 修), konata ankaŭ laŭ la pseŭdonimo Justin Heathcliff, estas japana muzikisto, produktisto, komponisto kaj mult‑instrumentisto.

Osamu Kitajima
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1949 (1949-02-03) (75-jaraĝa)
en Chigasaki
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Keio
Familio
Edz(in)o Yōko Naitō
Infano Mai Kitajima
Okupo
Okupo muzikproduktistokomponistokantoverkisto
TTT
Retejo http://www.eastquest.com
vdr

Kariero redakti

Post gradiĝi en la Universitato de Keio, kaj kam sukcesa komponisto de reklampecoj, li translokiĝis por unu jaro al Britio en 1971, kio kontaktigis lin kun la britaj rokmuziko kaj ĉefe kun la psikedela rokmuziko. Inspirite partikulare de The Beatles, de la bando "Tyrannosaurus Rex" kaj de Syd Barrett, li renomigis sin kiel 'Justin Heathcliff' kaj publikigis sian nuran samnoman albumon. Publikigita nur en Japanio, la albumo iĝis tre aprezataj en kolektaj etosoj.

Post tiu albumo, li faligis sian pseŭdonimon kaj en 1974 publikigis sian debutan albumon, Benzaiten (Island Records), sub sia propra nomo. Tiu instrumenta albumo de elektronika muziko estis melodie riĉa kaj povas esti difinita kiel mikso de progresiva roko kaj tradicia japana muziko.[1] En la albumo partoprenis ankaŭ Haruomi Hosono kaj ĝi uzis variajn elektronikajn ekipaĵarojn kiel sintezilo, ritmomaŝino, elektronika drumaro, elektrogitaroj, kaj elektrobasoj.[1]

En 1974, li translokiĝis al la areo de Los Angeles, Usono, kie li subskribis kontrakton kun Island Records[2] Poste li malfermis East Quest Studios tie.[3] En 1991, Kitajima publikigis sian laŭdatan albumon Behind the Light en Usono (Higher Octave Music), denove sub sia propra nomo. En ĝi, li miksis elementojn de Novepoka muziko kaj de tradicia Japana muziko, ekz. li uzis sonojn de kotoo kaj de ŝakuhaĉo.

En 2004, li doktoriĝis en muzikoterapio.[3]

Diskaro (elekto) redakti

  • Justin Heathcliff - Justin Heathcliff (1971)
  • Fumio & Osamu - Shinchuugoku (1972) (フミオ* & オサム* – 新中国)
  • Benzaiten (1974) (弁才天)
  • Osamu (1977) (オサム)
  • Masterless Samurai (1978) (素浪人)
  • Dragon King (1979)
  • Face to Face (1983)
  • The Source (1986)
  • Passages (1987)
  • In Minds Way (1987)
  • FM Shrine (1987)
  • California Roll (1988)
  • Sweet Chaos (1990)
  • Mandala (1991) (曼荼羅)
  • Behind the Light (1992)
  • Beyond the Circle (1996, EP)
  • Breath of Jade (2001)
  • Two Bridges Crossed (kun Chris Mancinelli) (2004)
  • The Sound of Angel (2004)
  • Epitome (2009)
  • The Sacred Land: NHK HD Documentary Soundtrack (2010)
  • Over the Brink (2013)
  • Torii In The Sea (2019)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Osamu Kitajima – Benzaiten (1974) en Discogs
  2. 喜多嶋修 作曲家/音楽プロデューサー. Alirita la 27an de oktobro, 2019.
  3. 3,0 3,1 [nippop.com/artists/Osamu_Kitajima/ "Osamu Kitajima biography at nippop.com".] Alirita la 1an de januaro, 2014.

Eksteraj ligiloj redakti