La Osburna vireo (Vireo osburni) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de Jamajko, kie ĝi estas nekomuna birdo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, humidaj montararbaroj de 500 ĝis 2,200 m, plantejoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Osburna vireo
Osburna vireo
Osburna vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. osburni'
Vireo osburni
(Sclater, 1861)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas birdo kun grizaj supraj partoj kaj iom da olivverdeca nuanco en dorso kaj flugiloj, kie ne estas blankaj flugilstrioj malkiel ĉe proksimaj parencoj kia la Nelsona vireo. Male estas malhela marketo en ŝultro. La vango estas iom pli malhelgriza. La subaj partoj estas helflavaj. La kruroj estas grizrozkolorecaj kaj la beko pli griza kaj fortika ĉebaze.

Referencoj redakti