Oshawa estas grandurbo en Kanado en Ontario. Ĝi estis en 2011 la sola "Aŭto-ĉefurbo de Kanado". Oshawa ankaŭ estas rekonita kiel oficiala haveno de eniro por enmigrado kaj doganservoj.

Oshawa

emblemo

urbo • lower-tier municipality • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 175 383  (2021) [+]
Loĝdenso 1 204 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 54′ N, 78° 51′ U (mapo)43.9-78.85Koordinatoj: 43° 54′ N, 78° 51′ U (mapo) [+]
Alto 106 m [+]
Areo 145,68 km² (14 568 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Oshawa (Kanado)
Oshawa (Kanado)
DEC
Oshawa
Oshawa
Situo de Oshawa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oshawa [+]
vdr
Urbomezo de Oshawa

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Preĝejo en Oshawa

Oshawa situas laŭ Ontario (lago) en la suda parto de Kanado inter Toronto kaj Kingston. Toronto troviĝas 51, Otavo 302, Montrealo 454 kilometrojn.

Historio redakti

Post alveno de aŭropanoj la areo estis komercejo pri peltoj. Ĉirkaŭ 1760 la francoj konstruis komercan stacion. Baldaŭe alvenis diversaj enmigrintoj. En 1836 butiko ekfunkciis, kiu prenis ankaŭ taskojn de poŝto havanta la loknomon "Skae". La poŝtejo ricevis statuson en 1842 post oficialiĝo de nomo Oshawa, kiu signifis: "kie ni devas forlasi niajn kanuojn." En 1850 Oshawa vilaĝiĝis. En 1876 kaleŝoproduktejo ekfunkciis kaj komenciĝis la industria erao. Post 3 jaroj la vilaĝo ricevis urborangon. En 1890 alvenis la unua tramotrajno, kiu funkciis ĝis 1940.

En 1915 la iama kaleŝo-firmao akiris la industrirajtojn pri Chevrolet marko. Post jaroj kreiĝis la nomo "General Motors of Canada". En 1937 granda striko okazis. En 1956 grandega vendejo ekfunkciis sur iama terkultiva tereno. Nuntempe oni produktas en la urbego fervojajn ekipaĵojn, minadekipaĵon kaj kaŭĉukoproduktojn. Oshawa ankaŭ estis hejmo de Windfields Farm, purrasa ĉevalbredejo kaj naskiĝloko de la plej fama kurĉevalo de Kanado: Northern Dancer.

Trafiko redakti

 
Stacidomo en Oshawa

El Oshawa ĉefvojoj kuras al Toronto kaj Kingston.

Klimato redakti

En Oshawa la averaĝa plenjara temperaturo estas 8 °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 4-12 °C. Rekorda varmo okazis en julio kun 37 °C, rekorda malvarmo okazis en januaro kun -30 °C. Jare oni averaĝe mezuris precipitaĵojn 878 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en vintro ankaŭ neĝas.

Famaj nomportantoj redakti

Fontoj redakti