James „Osie“ Johnson (* 11-an de januaro 1923 en Vaŝingtono; † 10-an de februaro 1966 en Novjorko) estis usona ĵazo-frapinstrumentisto.

Osie Johnson
Persona informo
Naskonomo James Johnson
Aliaj nomoj Osie Johnson
Naskiĝo 11-an de januaro 1923 (1923-01-11)
en Vaŝingtono
Morto 10-an de februaro 1966 (1966-02-10) (43-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo rena malfunkcio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo jazz drummer
vdr

Johnson studis harmonisciencon kaj muzikteorion ĉe la Armstrong High School en Vaŝingtono. Li ludis en 1941 ce la Harlem Dictators kaj estis ekde 1942 ĝis 43 membro de la bando de Sabby Lewis en Bostono kaj ludis poste en bando de la usona mararmeo. Post 1945 li laboris kvin jarojn en Ĉikago, i.a. en la bando de la ritmenblusa saksofonisto Eddie Chamblee, antaŭ ol li en 1951 membriĝis en la bando de Earl Hines. Post prezentadoj kun Tony Scott, Dorothy Donegan, Illinois Jacquet kaj Billy Bauer same kiel sur Newport Jazz Festival en 1957 kun Gigy Grice kaj Donald Byrd li laboris en Novjorko dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kiel demandata studiomuzikisto, kun kiu laboris muzikistoj kiel Coleman Hawkins, Dinah Washington, Wes Montgomery, Paul Gonsalves, Al Cohn, Zoot Sims, Mose Allison kaj Sonny Stitt. Krome li ankaŭ foje laboris kiel kantisto kaj komponisto kaj surdiskigis kiel bandestro. Li verkis la aranĝaĵojn pri Fool That I Am kaj Too Soon to Know por Dinah Washington.

Diskoj redakti

  • Johnson's Whacks 1955
  • Osie's Oasis kun Henry Coker, Charlie Fowlkes, Milt Hinton, Bill Hughes, Thad Jones, Dick Katz, Wendell Marshall, Frank Wess, Ernie Wilkins, 1955
  • Swingin' Sounds, 1955
  • A ..T of the Blues, 1956
  • The Happy Jazz of Osie Johnson, 1957