Oskar Nedbal (n. la 26-an de aprilo 1874 en Tábor – m. la 24-an de decembro1930 en Zagrebo (sinmortigo)) estis ĉeĥa komponisto, dirigento kaj violisto.

Oskar Nedbal
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1874 (1874-03-26)
en Tábor
Morto 24-an de decembro 1930 (1930-12-24) (56-jaraĝa)
en Zagrebo
Mortokialo falo
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorio
Familio
Patro Karel Nedbal
Parencoj Karel Nedbal
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • aldviolonisto
Verkoj La pola sango
Vinrikolta festeno
La ĉasta Barbora
La bela Saskia
Q11879300
Q12035183
Q11821288
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en sudbohemia urboTábor en ĉeĥa germane parolanta familio de advokato, kiel unu el ok infanoj.

 
Naskiĝdomo de O.Nedbal en Tábor kun memortabulo

En la konservatorio en Prago, studante ĉe Antonín Dvořák, li fariĝis proksima amiko de Josef Suk pli aĝa. Li estis fondmembro de Ĉeĥa arĉkvarteto, sed ĉar li enamiĝis al edzino de sia kolego, li devis forlasi ĝin. Poste li edziĝis kun ŝi en Budapeŝto kaj kune ekvivis en Vieno.

1896-1906 dirigento de Ĉeĥa filharmonio, 1906-1918 dirigento de Tonkuenstler-Orchester en Vieno, 1923-1930 direktoro kaj operdirigento de Slovaka Nacia teatro en Bratislava kaj ĉefdirigento de simfonia orkestro de Bratislava.

Li konsiderinde altigis artan nivelon de la teatra ensemblo, sed li ne kapablis regi la ekonomian situacion. Ĉar li garantiis ĝiajn financajn devontigojn, li bankrotis. Dum la Kristnasko 1930 li mortigis sin per salto el fenestro el la baleta salono de la teatro en kroata Zagrebo, kie li ankaŭ estis entombigita. Nur en 2006 liaj restaĵoj estis translokigitaj al Prago al la tombejo Slavín, destinita al eminentuloj de la ĉeĥa kulturo.

Verkaro redakti

Influite de sia instruisto Dvořák Nedbal verkis en novoromantisma stilo, precipe operetojn kaj baletojn. Inter ili la plej populara kaj ĝis nun prezentata estas "Polská krev" (La pola sango).

Krom tio li komponis kamerkomponaĵojn por piano aŭ por violono kun piano. La plej fama komponaĵo inter ili - "Valse triste" - aperis i.a. ankaŭ en pluraj, ne nur ĉeĥlingvaj, filmoj, ekz. en la franca filmo "Les Amants criminels" (1999, reĝ. François Ozon).

La ĉefaj verkoj redakti

operetoj:

  • Cudná Barbora (La ĉasta Barbora, 1910)
  • Polská krev (La pola sango, 1913)
  • Vinobraní (Vinrikolta festeno, 1916)
  • Krásná Saskia (La bela Saskia, 1917)

baletoj:

  • Pohádka o Honzovi (Fabelo pri Johanĉjo, 1902)
  • Z pohádky do pohádky (El fabelo en fabelon, 1908)
  • Princezna Hyacinta (La reĝidino Hiacinta, 1911)

Filmografio redakti

  • Polská krev (1934, reĝisoris Karel Lamač)

Eksteraj ligiloj redakti

Muzikaj videodosieroj redakti