Oskari MANTERE (naskiĝis la 18-an de septembro 1874, mortis la 9-an de decembro 1942) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 22-a de decembro 1928 ĝis la 16-a de aŭgusto 1929.

Oskari Mantere
Persona informo
Oskari Mantere
Naskiĝo 18-a de septembro 1874
en Hausjärvi, Suda Finnlando
Morto 9-a de decembro 1942
en Helsinko
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Progrespartio vd
Profesio
Okupo politikistofilozofo vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li politike aktivis en la Nacia Progresema Partio kaj post la sendependiĝo de Finnlando, inter la jaroj 1919 kaj 1938, estis membro de la finna parlamento. De novembro 1922 ĝis januaro 1924 li estis ministro pri socialaj aferoj en la registaro de Kyösti Kallio, kaj de majo 1924 ĝis marto 1925 estis vicministro pri eduko. De la 22-a de decembro 1928 ĝis la 16-a de aŭgusto 1929 li estis ĉefministro de Finnlando en koalicio inter lia partio kaj la partio Nacia Koalicio. Post li ankoraŭ de decembro 1932 kaj oktobro 1936 estis ministro pri eduko en la registaro de Toivo Kivimäki kaj en tiu funkcio reprezentis sian landon en la 14-a kunsido de la Ligo de Nacioj en 1933.

Vidu ankaŭ redakti