Oslofjordo aŭ Oslo-fjordo estas fjordo en Sudnorvegio, kiu etendiĝas 100 km norde-sude kaj formas enirejon al la ĉefurbo Oslo, kiu situas ĉe la norda fjordofino.

Akvejo Norda Maro
Geografia situo 59° 25′ 0″ N, 10° 34′ 0″ O (mapo)59.41666666666710.566666666667Koordinatoj: 59° 25′ 0″ N, 10° 34′ 0″ O (mapo)
(Norvegio)
(Norvegio)
DEC

Map

vdr
Mapo de la Oslofjordo

La fjordo havas multajn flankajn branĉetojn, disbranĉiĝojn, havenetojn, kiuj ofertis bonajn kondiĉojn por la setliĝo en la regiono jam en la ferepoko. Oni trovis eĉ spurojn de homa aktivado, setlado en la juna ŝtonepoko.

En ĉ. 1000 p. K., komenciĝis evolui la foirejoj kaj kunvejoj de kamparanoj al urboj. Ĉar la marnivelo antaŭ 1000 jaroj estis en suda Skandinavio 4 m pli alta ol hodiaŭ, situas multaj el tiuj lokoj je kelkaj kilometroj de la hodiaŭa bordo de la Oslo-fjordo. Aliaj urboj kiel Oslo kaj Tønsberg estis fonditaj tiutempe pro militist-strategiaj aŭ komercaj celoj.

Hodiaŭ, la regiono estas la plej dense loĝata en Norvegio. La 40 % de la loĝantaro de la lando povas atingi la fjordon ene de 1 horo per aŭtomobilo. Same 40 % de la laborlokoj troviĝas tie.

La Oslo-fjordo estas tre grava el ekonomia vidpunkto kaj kiel akvostrato por la ŝarĝo- kaj pasaĝer-transporto.

vidu ankaŭ redakti

oseberga ŝipo