Osteomo estas benigna tumoro, konstituita el osta histo kaj matura kaj tre bone diferencita, de malrapida kresko, kiu povas disvolviĝi ĉe ostoj de la tuta korpo, kvankam plej ofte ĉe la ostoj de la vizaĝo kaj de la kranio. Ĉar temas pri benigna tumoro, ĝi ne produktas metastazon. Ĝi povas esti sensimptoma, povas okazigi doloron, sinusiton aŭ ostan misformiĝon.

Osteomo povas okazi kun simila frekvenco en la diversaj niveloj de aĝo kaj seksoj.

Ĝi estas la benigna tumoro plej ofte en nazo kaj tie la plej tuŝitaj sinusoj estas la fruntaj.

Ties diagnozo estas farata per konvencia radiografio aŭ per komputila tomografio. Pri la traktado, tiu povas esti konservema (fari nenion), aŭ oni povas realigo kirurgian sekcon se la osteomo okazigas problemojn.

Osteomoj estas klasigitaj de la medicino jene:

  • Klasika aŭ konvencia (ostoj de membraneca ostiĝo)
  • Parosta (ekzostozo aŭ postvunda hiperostozo)
  • Medola (enostomo aŭ osta insuleto).