Oster-Oratorium (Bach)

La Paska Oratorio (BWV 249, D-maĵora) estas oratorio de Johann Sebastian Bach, kiun li unuafoje prezentis la unuan paskotagon 1725 (1-an de aprilo). Ekzistas tri malsamaj pli malfruaj versioj kun okulfrapaj variantoj laŭ ensemblo kaj teksto. Oni enordigas la verkon kiel oratorio, ĉar ĝi baziĝas sur biblia rakonto; ĉi tiu tamen estas prezentata, alie ol en la kutima oratoria formo, ne de evangeliisto, sed per laŭpoetita formo.

Enhavo redakti

Petro (tenoro) kaj Johano (baso) kuras al la tombo kaj trovas ĉi tiun malplena, ĉar Jesuo releviĝis.

Strukturo redakti

La verko konstistas el dek du movimentoj:

  1. Simfonio (instrumenta)
  2. Adaĝo (instrumenta kun hobojosoloo)
  3. Ĥoro „Kommt, eilet und laufet“ (ĉi tio ankaŭ la subtitolo de la novversio de la origina kantato) kun dueto de tenoro kaj baso en la meza parto, transaranĝita en 1731 kiel „paska oratorio“
  4. Recitativo
  5. Arie (soprano) „Seele, deine Spezereien“, kun bekfluta soloo
  6. Recitativo
  7. Ario (tenoro) „Sanfte soll mein Todeskummer“, kun bekfluta soloo
  8. Recitativo
  9. Ario (aldo) „Saget, saget mir geschwinde“, kun amorhoboja soloo
  10. Recitativo
  11. Ĥoro „Preis und Dank“

Historio redakti

La paska oratorio reekprenas la liturgian prezentadon de la paskokurado kaj paskoridado, kiel estis kutime en la diservoj ekde la mezepoko, por prezenti la paskan okazintaĵon (simile al la bebolulado en la kristnaskaj diservoj).

Tekstpoeto de la paska oratorio estis supozeble Picander. Bach reekprenis laŭ parodiado ŝafistokantaton „Entfliehet, verschwindet, entweichet, ihr Sorgen“ (BWV 249a) verkitan por la Weißenfelser Hof (naskiĝdatreveno de duko Christian de Saksio-Weißenfels), de kiu siaflanke ekzistas almenaŭ du malsamaj versioj; Bach nur ne transprenis la recitativojn de la profanaj versioj en la paskan oratorion kaj anstataŭis ilin per novkomponitaj recitativoj. La unuaj tri movimentoj de la paska oratorio resp. de la ŝafistokantato ja estas transaranĝaĵoj de perdiĝinta instrumenta konĉerto.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Oster-Oratorium (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3106305 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)