Ostereistedt

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Ostereistedt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio, inter la urboj Bremeno kaj Hamburgo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 965 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Ostereistedt
Blazono
Ostereistedt (Germanio)
Ostereistedt (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Selsingen
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04285
Poŝtkodo 27404
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357036
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Rudolf Kahrs
Partio de komunumestro WG-R
Demografio
Loĝantaro 965 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 18′ N, 9° 10′ O (mapo)53.39.1666666666667Koordinatoj: 53° 18′ N, 9° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 29 m
Areo 28,5 km²
vdr

La etimologio de la nomo Eistedt (Oster- signifas "orienta") ne plu estas klare divenebla: eble ĝi devenas de la nomo Eichenstätte (="kverka loko"), sed eble ankaŭ baptiĝis laŭ historia setlisto nomata Eike (platgermana formo de la persona nomo Eckehard).

Nuntempe la komunumo tamen aparte konatas pro la "paska poŝtoficejo" instalita tie pro la simileco de la komunuma nomo al la vorto "Osterei" = paska ovo: Ĉiuprintempe en la poŝtoficejo volontuloj respondas al granda nombro da leteroj de infanoj senditaj al la fikcia "paska leporo".