Ostrosaŭco (ĉine 蚝油, vjetname dầu hào, taje ซอสหอยนางรม, sot-hoi-nang-rom, malaje sos tiram) estas malhela kaj dika saŭco kiu estas ofta en suda ĉina kaj filipina kuirarto. La saŭco estas preparita el ostroj kuiritaj en sala akvo, monosatria glutamato kaj konservativaĵoj [1][2][3].

Versado de la saŭco el botelo al kulero

La saŭco estas sala kaj iomete dolĉa. Ĝi estas vaste uzata en ĉina , tajlanda kaj filipina kuirado. Ĝi povas esti uzata simile al sojo por frititaj legomoj, viando kaj fiŝaj pladoj. La komuna uzo de la saŭco estas riĉigi la guston de diversaj pladoj kiel vaporitaj aŭ frititaj legomoj.

Historio redakti

La saŭco laŭdire estis inventita en 1888 fare de Lee Kam Sheung en Gŭangdongo, Ĉinio. Li kuiris ostrosupon kaj forgesis ĝin sur la fajro, ĝis kiam li malkovris kiam li revenis, ke la supo reduktiĝis al bruna saŭco, riĉa kaj bonodora. Sheung komencis produkti la saŭcon komerce, translokiĝis al Makao kaj de tie al Honkongo, kaj lia saŭcfirmao "Lee Kum Kee" produktas ostrosaŭcon kaj aliajn aziajn saŭcojn tie ĝis hodiaŭ.

Preparo redakti

Altkvalita ostrosaŭco estas preparita reduktante la ostran buljonon (stoko?) per kuirado kaj vaporigado de la akvo ĝis la dezirata dikeco estas atingita. Ne aldonu spicojn, eĉ ne salon, ĉar la ostroj devas doni la tutan guston. La saŭco devas esti bonodora kaj havi fortan umami- guston. Ĉi tiu metodo estas longa kaj multekosta, do nur eta malplimulto de fabrikantoj de ostra saŭco sekvas ĝin.

Industriaj ostrosaŭcoj estas kutime ostra kuirakvo kiu estis dikigita per amelo, karameligita kaj diversaj konservativaĵoj estis aldonitaj. En kelkaj el ili, la proporcio de la ostra ingredienco estas minimuma aŭ neekzistanta, interalie pro limigoj al la importado de manĝaĵoj de marfruktoj. Ekzistas ankaŭ vegetara versio de la saŭco produktita ĉefe el fungoj.

Referencoj redakti

  1. Wing Yip Oyster Sauce Ingredient List:1.3% oyster essence
  2. The Times, 22 January 1981; Cook Accidentally on purpose
  3. BBC.co.uk Essence or extract

Vidu ankaŭ redakti