Ostrov (distrikto Chrudim)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ostrov

Vilaĝo Ostrov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo de rivero Loučná, 17 km oriente de urbo Chrudim ĉe ŝoseo n-ro 17 el Chrudim al Zámrsk. Vivas ĉi tie 196 loĝantoj (2023).

Ostrov
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ostrov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Situo Ostrov
 - alteco 262 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 29″ N 16° 01′ 50″ O / 49.97472 °N, 16.03056 °O / 49.97472; 16.03056 (mapo)
Katastro 4,17 km² (417 ha) Ostrov
Loĝantaro 196 (2023)
Denseco 47 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 574104
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ostrov (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obec-ostrov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chroustovice, Uhersko, Trusnov kaj Stradouň.

Historio redakti

Prahistorio redakti

Teritorio de nuntempa vilaĝo Ostrov estis prisetlita de terkulturista popolo jam en la jaroj 1200-800 antaŭ nia erao, t.e. en bronzepoko. Atestas pri tio trovoj de cindrigaj tomboj de luzacio-silezia civilizacio. Atestanto de cirilometoda tempo, proksimume de la jaro 900 de nia erao, estas sabloŝtona tre eroziita kruco sur vilaĝplaco proksime de monumento al falintoj.

Fortikaĵeto redakti

En historiaj fontoj estas mencio pri vilaĝo Ostrov en la jaro 1318, per kiu estas rememorataj Řehněř kaj Pešek el Ostrov. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estis en la vilaĝo ligna ĉarpentita fortikaĵeto kaj proksime de ĝi senjora terkulturada korto, kiu post multaj rekonstruoj ankoraŭ ekzistas. La fortikaĵeto estis sur bordo de fiŝlago, aŭ kiel aludas nomo de la vilaĝo Ostrov (Insulo), sur insulo.

Jan Talafús redakti

Historie la plej fama naskiĝinto el Ostrov estis militanto Jan Talafús el Ostrov, kiu de la jaro 1440 ĝis 1463 batalis en Hungario sub hetmano Jan Jiskra el Brandýs. Poste li revenis en Bohemion kaj batalis favore al la reĝo Jiří el Poděbrady kontraŭ hungaria reĝo Matiaso. Kiel ĉeestanto de batalo en la jaro 1469 li estas bildigita sur murpentraĵo en ekspozicia salono de "malnova poŝto" en Vysoké Mýto.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869353
1880387
1890374
1900355
1910373
1921346
JaroLoĝantoj
1930322
1950237
1961265
1970219
1980214
1991160
JaroLoĝantoj
2001181
2011224
2014218
2016219
2017218
2018212
JaroLoĝantoj
2019205
2020203
2021193
2022198
2023196

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti