Ĉi tien kondukas nomo Ostružná. Por aliaj signifoj de la sama nomo, vidu Ostružná (apartigilo).

Ostružná estas montara municipo en Ĉeĥio en distrikto Jeseník sur limo de montaraj tutaĵoj Riĥleba montaro kaj Jeseníky. Nuntempe Ostružná estas tre ŝatata centrejo de somera kaj vintra refreŝigado kaj sporto. Parto de la vilaĝo estas pluaj konataj centrejoj Petříkov kaj ekde la jaro 1960 ankaŭ Ramzová, kiu estis intertempe parto de Horní Lipová. En la jaroj 1975 ĝis 1990 Ostružná kun la vilaĝetoj estis formale aligita al Branná. Vivas ĉi tie 168 loĝantoj (2023).

Ostružná
(Spornava)
germane Spornhau
municipo
Petříkov - parto de Ostružná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Ostružná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaroj Riĥleba montaro, Hrubý Jeseník
Riveroj Branná, Ostružinka
Situo Ostružná
 - alteco 694 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 47″ N 17° 04′ 13″ O / 50.17972 °N, 17.07028 °O / 50.17972; 17.07028 (mapo)
Areo 25,08 km² (2 508 ha)
Loĝantaro 168 (2023)
Denseco 6,7 loĝ./km²
Fondo 1561
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 26
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 569330
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ostružná
Retpaĝo: www.obecostruzna.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dominaĵo de la vilaĝo estas grandega masivo Šerák (1351 m) kaj plua, por ĉeĥa pejzaĝo iom nekutima aperaĵo, 6 grandegaj blovelektrejoj sur monto proksimume 500 m sudokcidente de la vilaĝo. En la vilaĝo, simile kiel en ĉirkaŭaĵ vilaĝoj, ni trovos kvanton de belaj kaj karakterizaj lignaj dometoj el tempoj de germana loĝigo, por tiu ĉi regiono karakterizaj.

En la supra parto de Ostružná ni trovos kelke da skihaŭliloj kaj kvalitaj ski-deglitterenoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichov, Bělá pod Pradědem, Lipová-lázně, Branná kaj Staré Město.

Historio redakti

Ostružná estis fondita de kolŝtejna superularo en la jaro 1561. En la 1677 ĉi tie mastrumis jam 41 loĝantoj. Ili konstruis en 1794 preĝejon de Tri reĝoj kaj je unu jaro pli poste estis ĉe ĝi renovigita paroĥo, pereinta en la 16-a jarcento. En 1834 Ostružná havis 98 domojn kaj 627 loĝantojn. Petříkov estis fondita en 1617. Post 1848 estis ambaŭ vilaĝoj aligitaj al malnovurba juĝeja distrikto en šumperka hetmanujo. En Petříkov komencis evolui minado de pirito (ĝi pereis post la unua mondmilito) kaj granito (kun paŭzoj ĝi daŭrigis ankaŭ en la intermilita periodo). En la dua duono de la 19-a jarcento ĉi tie laboris unusola produktejo de zinkaj farboj en tiama Aŭstrio-Hungario.

Post la jaro 1945 la ekonomie malmulte atrakta vilaĝo komenciĝis elloĝiĝi. En la mala flanko en la loko plialtiĝis turisma trafiko kaj Ramzová, sed ankaŭ Petříkov fariĝis ŝatataj turismaj kaj precipe skicentrejoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 071
1880998
18901 011
1900947
1910969
1921874
JaroLoĝantoj
1930878
1950403
1961230
1970195
1980143
1991123
JaroLoĝantoj
2001154
2014163
2016175
2017174
2018165
2019156
JaroLoĝantoj
2020164
2021180
2022171
2023168

La nomoj redakti

 
Petříkov en la jaro 2021

Ŝlosilo por klarigo de la ĉeĥa nomo de la vilaĝo estas ties germana nomo. Sed tiu devene sonis Spaarrenhau en signifo loko, kie oni hakis trabojn. El la devena nomo estiĝis dialekta Spornhau (Sporn- en signifo sprono) kaj per ties traduko fine de la 19-a jarcento la hodiaŭa Ostružná. Parto de Ostružná estas vilaĝeto kaj katastra vilaĝo Petříkov (germane Peterswald), al kiu donis nomon ties fondinto Hanuš Petřvaldský.

Partoj de municipo redakti

  • Ostružná (katastra teritorio (k. t.) Ostružná)
  • Petříkov (k. t. Petříkov u Branné)
  • Ramzová (k. t. Ostružná)