Oswin Reinhold Albin KÖHLER (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1911 en Erfurt-Tiefthal, mortinta la 2-an de majo 1996 en Kolonjo) estis germana spertulo pri Afriko lingve kaj etnologie.

Oswin Köhler
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1911 (1911-10-14)
en Tiefthal
Morto 2-an de majo 1996 (1996-05-02) (84-jaraĝa)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Africanist • universitata instruisto
vdr
Tombo en Kolonjo, Melaten-tombejo

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la reforma malhumanisma gimnazio en Erfurto Köhler entreprenis studvojaĝojn al Sudorienta Eŭropo kaj Suda Eŭropo. En 1938 li ekdeĵoris en Berlino ĉe la plej supera komandejo de Wehrmacht kiel tradukisto por eŭropaj lingvoj. Samtempe li studis gaste ĉe la Frederiko-Vilhelmo-universitato berlina afrikajn lingvojn kaj etnologiaĵojn. En 1943 li ekzamenitis ĉe la Fremdlanda altlernejo berlina kaj iĝis oficiala tradukisto por la Svahila lingvo.

Post liberiĝo el usona militkaptiteco en la jaro 1946-a li reekstudentis en Berlino por kontinuigi la priafrikajn kaj etnologiajn studojn; en 1948 li doktoriĝis kaj en 1952 habilitiĝis privatdocentece. Post translokiĝo ekde GDR en Okcidentan Germanujon lia habilitiĝo eost-berlina akceptitis. En 1961 li iĝis eksterorda kaj poste orda profesoro pri afrikanaj studoj kiel ankaŭ direktoro de la instituto pri afrikaj studoj. Retiriĝo estis en la jaro 1977.

Krom esploroj pri la gura lingvaro, la bantua lingvaro kaj la nilota lingvaro Köhler tre okupiĝis pri la boŝmanaj kulturoj en Suda Afriko.

Verkoj redakti

  • Verzeichnis der Urbantuwortstämme, Berlin, 1946
  • Geschichte der Erforschung der nilotischen Sprachen. Reimer, Berlin 1955.
  • Gottesnamen und Gottesvorstellungen bei den Niloten, 1956
  • Zur Territorialgeschichte des östlichen Nigerbogens, Reimer, Berlin 1958.
  • Gur Languages in the Polyglotta Africana, ĉe: Sierra-Leone Language Review, Jg. 3., p. 65–73., Freetown, 1964.
  • Geschichte und Probleme der Gliederung der Sprachen Afrikas. Von den Anfängen bis zur Gegenwart, in: Die Völker Afrikas und ihre traditionellen Kulturen, vol 1, Steiner, Wiesbaden, 1975.
  • La Langue kxoe, in: Les langues dans le monde ancien et moderne, , vol 1, Paris, 1981.
  • Linguistik- Südafrika: Mosambik, Swasiland, Republik Südafrika): afrikanische Sprachen und Dialekte, Entstehung und Verbreitung von Schul- und Schriftsprachen, Borntraeger, Berlin, 1985, ISBN 3-443-28359-4.
  • Die Welt der Kxoé-Buschleute im Südlichen Afrika: Eine Selbstdarstellung in ihrer eigenen Sprache, Band 1, Reimer, Berlin 1989. ISBN 3-496-00013-9.
  • Die Welt der Kxoé-Buschleute im südlichen Afrika: Eine Selbstdarstellung in ihrer eigenen Sprache. Grundlagen des Lebens : Wasser, Sammeln und Jagd, Bodenbau und Tierhaltung = Band 2 von Welt der Kxoé-Buschleute im südlichen Afrika : eine Selbstdarstellung in ihrer eigenen Sprache, Reimer, Berlin 1991. ISBN 3-496-00014-7.

Literaturo redakti

  • Werner Schuder eldKürschners Deutscher Gelehrten-Kalender. Band 2, 13a eldono. De Gruyter, Berlin/New York 1980, ISBN 3110074346, p. 2002, 2003.
  • Hermann August Ludwig Degener, Walter Habel: Wer ist wer ?: Das deutsche Who's who, vol 18, Verlag Schmidt-Römhild, Lübeck, 1983 ISBN 3-795-02003-4. p. 660.
  • Brockhaus Enzyklopädie, 21. Auflage, vol 15, p. 262, März 2006; ISBN 3765341436.

Eksteraj ligiloj redakti