Oswiu (aŭ Oswy, naskiĝis ĉirkaŭ 612, mortis la 15-an de februaro 670) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 642 al sia morto.

Oswiu
Persona informo
Oswiu
Naskiĝo 1-an de januaro 612 (0612-01-01)
Morto 15-an de februaro 670 (0670-02-15) (58-jaraĝa)
Tombo Whitby Abbey vd
Familio
Dinastio Leodwaldings vd
Patro Aethelfrith vd
Patrino Acha of Deira vd
Gefratoj Æbbe of Coldingham • OswaldEanfrith vd
Edz(in)o Eanflaed • Rhiainfellt vd
Amkunulo Fín vd
Infanoj AldfrithAlhfrithAelfwineEcgfrithAelflaedOsthryth • Alhflæd vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Oswy estis filo de Aethelfrith, kiu unuigis Deira kaj Bernicia por krei la regnon Northumbria, kaj frato de Eanfrith (reĝo de Bernicia) kaj Oswald, kiu regis Northumbria de 634 al 642.

Frua vivo redakti

En 616 Raedwald, reĝo de East Anglia, venkis Aethelfrith kiu mortis dum la batalo. Edwin, bofrato de Aethelfrith, kies malamiko li estis, estis subtenata de Raedwald kaj gajnis la tronon de Northumbria. Oswiu kaj Oswald, kun siaj sekvantoj, fuĝis al Skotlando kaj Irlando. En ekzilo ili aŭ konvertiĝis al kristanismo aŭ edukiĝis kiel kristanoj. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Oswiu iĝis flua parolanta de la irlanda lingvo.

En 633 Edwin mortis dum batalo kontraŭ Penda, reĝo de Mercia. Sekvis iom da konfuzo en Northumbria. Eanfrith mallonge regis Bernicia. En 634, post la mortigo de Eanfrith, Oswald iĝis reĝo de tuta Northumbria. Ne certas kiun jaron Oswiu revenis al tiu regno, kvankam laŭ Bede li akompanis Eanfrith en 633.

Regado redakti

La 5-an de aŭgusto 642 Oswald mortis dum batalo kontraŭ Penda. Lia filo Aethelwald estis ankoraŭ knabo kaj Oswald heredis la tronon de Bernicia. Deira sendependiĝis sub Oswin: en 651 Oswiu atakis Bernicia. Oswin rifuzis batali, kaj retiris sin al monaĥejo ĉe Gilling, Jorkŝiro: tie li estis perfidata de amiko, kaj mortigata de soldatoj de Oswiu, kiu reunuigis la du regnojn. Eanflaed, kuzino de Oswin, persvadis sian edzon fondi abatejon ĉe Gilling. La unua abato estis Trumere, kiu estis parenco de Oswin. Tiel oni evitis revenĝon.

Kiam Oswiu altroniĝis, Mercia estis la plej potenca anglosaksa regno. Rilatoj kun Mercia estis daŭre iom tiklaj, kvankam du gefiloj de Oswiu edziĝis al du idoj de Penda (Alhflaed al Peada filo de Penda kaj Alhfrith al Cyneburh ties filino).

En 655 Penda kaj granda armeo invadis Northumbria kaj atingis Stirling. Revene al Mercia, proksime al Leeds Penda malvenkiĝis kaj mortis. Post lia morto Mercia iĝis kristana. Oswiu dominis Mercia, kiun li dividis en du regnojn: la nordan li mem regis, kaj la sudan li konfidis al Peada. Tiu estis murdata en 656, kaj Oswiu tiam ekregis tutan Mercia. Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, post la murdo de sia frato Peada, Wulfhere, frato de Peada, estis kaŝata de tri nobeloj de Mercia, Immin, Eafa kaj Eadbert. En 658 tiuj sukcese ribelis kontraŭ Northumbria (eble dum Oswiu militis en Skotlando kontraŭ la piktoj), kaj Wulfhere iĝis reĝo de Mercia.

Kimraj fontoj sugestas ke dum la malfrua 650-a jardeko Oswiu invadis Kimrion.

En 660 Oswiu edzigis sian filon Ecgfrith al Aethelfryth, filino de Anna, kiu regis East Anglia ĝis sia morto en 653.

Ekleziaj aferoj redakti

Oswiu forte subtenis la kristanigon de Mercia. En 664 okazis la sinodo de Whitby kie estis decidate sekvi la kutimojn de la roma eklezio, ne la kelta.

En 669 Teodoro de Tarso, la nova ĉefepiskopo de Canterbury, renkontis Oswiu.

Oswiu kolektis relikvojn kaj papo sendis al li la supozitajn ĉenon de Sankta Petro.

Morto redakti

Laŭ Bede, Oswiu planis pilgrimi al Romo kun Sankta Wilfrid, sed li malsaniĝis kaj mortis la 15-an de februaro 670. Li estis sekvata de sia filo Ecgfrith, kiu nomumis sian fraton Aelfwine subreĝo de Deira.

Edzinoj kaj idoj redakti

Oswiu trifoje edziĝis, al:

  • Eanflaed, filino de Edwin kaj tiam fuĝinta al Kent, tiel plifortigante sian pretendon al la trono. Ili havis du filojn (Ecgfrith, reĝo de Northumbria 670-685) kaj Aelfwine, subreĝo de Deira 670-679), kaj du filinojn (Osthryth, kiu edziĝis al Aethelred la 1-a (Mercia), kaj Aelflaed, abatino de Whitby).
  • Fin, irlanda princino, kies filo Aldfrith regis Northumbria de 685 al 704 aŭ 705.
  • Rieinmellt, brita princino de Rheged en nordokcidenta Anglio, kies filo Alhfrith estis subreĝo de Deira de 655 aŭ 656, kaj kiu eble estis patrino de Alhflaed, kiu edziĝis al Peada, filo de Penda.