Oszkár Csuvik [oskAr ĉuvik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csuvik Oszkár estis hungara-brita-aŭstrala akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, trejnisto, librotenisto. Lia nomo estis en la brita periodo Oscar Fleming, en Aŭstralio ekde 1964 Oscar Charles. Lia bofrato estis Sándor Tarics.

Oszkár Csuvik
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1925 (1925-03-28)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 2008 (2008-10-23) (83-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioAŭstralio
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

Oszkár Csuvik[1] naskiĝis la 28-an de marto 1925 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de oktobro 2008 en Sidnejo.

Biografio redakti

Oszkár Csuvik maturiĝis en gimnazio en 1943, poste li studis unu kaj duonjaron en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1948 li disidis al Britio, sed post 2 jaroj li translokiĝis al Sidnejo. En la ekstersporta vivo li laboris en firmaoj. Intertempe li akiris librotenistan licencon en 1960. Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Sporta kariero redakti

Oszkár Csuvik inter 1940-1948 estis naĝisto kaj akvopilkisto en pluraj sportkluboj en Budapeŝto kun elstaraj rezultoj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje en naĝado, en 1943 akvopilka ĉampiono, dum li apartenis al la hungara nacia akvopilka teamo en 1948 sesfoje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kun arĝenta medalo. Pli poste jam sub brita flago li estis brita ĉampiono en 1949 en akvopilko, eĉ li estis membro de la brita nacia teamo (1949–1950). Fine sub aŭstrala flago li estis akvopilka olimpiano en Aŭstralio en la Somera Olimpiko 1952, intertempe li estis aŭstrala akvopilka ĉampiono trifoje inter 1951-1953, samtempe li apartenis al la aŭstrala nacia teamo. Inter 1968-1980 li estis trejnisto de aŭstrala teamo, samtempe de nacia teamo. Lia teamo estis okfoje akvopilka ĉampiono.

Fontoj redakti

Referencoj redakti