Otakar Jaroš (* la 1-an de aŭgusto 1912 en Louny, + la 8-an de marto 1943 en Sokolove - Ukrainio) estis ĉeĥoslovaka oficiro, partoprenanto de kontraŭnaziisma rezistmovado.

Otakar Jaroš
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1912
en Louny, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 8-an de marto 1943
en Sovetunio Sokolove, Ukrainio, Sovetunio
Civila agado: poŝtoficisto
Soldata kariero
Rango: kapitano in memoriam
Komandis al: 1-a roto de la ĉeĥoslovaka memstara bataliono en Sovetunio
Militoj: Granda patriota milito
Bataloj: Batalo je Sokolove
Medaloj: Heroo de Sovetunio
Persona informo
Tombo Zmiiv Raion
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo militistofotisto • rezistobatalanto • soldato
vdr

Li travivis infanaĝon en Mělník, li ne finis studadojn en tiea gimnazio. Ekde la jaro 1933 li studis suboficiran lernejon en Trnava, pli poste lernejon por rezervistaj oficiroj en Turnov. En 1937 li finvizitis Armean akademion en Hranice na Moravě. Ĝis la jaro 1939 li estis komandanto de telegrafa taĉmento en Prešov. Post munkena diktaĵo li estis demobilizita kaj li laboris kiel poŝtoficisto en Náchod. En aŭgusto de 1939 li transiris en Pollandon kaj de tie en Sovetunion. En 1941 li aniĝis en ekzerctendaron en Buzuluk. Li fariĝis komandanto de la 1-a roto de la ĉeĥoslovaka memstara bataliono en Sovetunio.

La ĉeĥoslovakaj soldatoj intervenis en batalojn - enkadre de Ruĝa Armeo - unuafoje la 8-an de marto 1943 ĉe vilaĝo Sokolove en Ukrainio. La ĉeĥoslovaka taĉmento defendis la vilaĝon antaŭ sturmo de germanaj tankoj en la tagoj 4-a de marto ĝis 8-a de marto. Ĉi tie ĉefleŭtenanto Jaroš eminentiĝis dum heroa defendo kaj ĉi tie ankaŭ, anstataŭ por retiriĝi, li falis. Li estis avancita in memoriam je kapitano kaj li estis honorigita - kiel la unua nesoveta civitano entute - per titolo Heroo de Sovetunio[1].

Referencoj redakti

  1. Указ Президиума Верховного Совета СССР «О присвоении звания Героя Советского Союза надпоручику Ярошу Отакару Францевичу» от 17 апреля 1943 года // Ведомости Верховного Совета Союза Советских Социалистических Республик : газета. — 1943. — 23 апреля (№ 16 (222)). — С. 1

Vidu ankaŭ redakti