Otaru (japane小樽市, Otaru-ŝi) estas urbo kaj haveno en la subgubernio Ŝiribeŝi en la insulo kaj gubernio Hokajdo de Japanio. La havenurbo situas nordokcidente de Sapporo. La urbo frontas al la Iŝikari-golfo (石狩湾, Iŝikari-ŭan), kaj longe servis kiel ĉefa haveno de la golfo. Kun siaj multaj historiaj konstruaĵoj, Otaru estas populara turisma loko. Ĉar ĝi atingeblas per 25-minuta veturado de Sapporo, ĝi lastatempe kreskis kiel dormoĉambra komunumo.
Fine de julio 2019 la urbo havis ĉirkaŭ 115333 loĝantojn kaj ĉirkaŭ 474 loĝantojn por km². La suma areo estas 243,13 km². Kvankam temas pri la plej granda urbo en la subgubernio Ŝiribeŝi, la ĉefurbo de la subgubernio estas la pli centre situanta Kutĉan (倶知安町).