Otelec [otelek] (hungare: Ótelek) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Timișoara. Administre ĝi ĝis 2008 apartenis al la komunumo Uivar; de tiam ĝi estas aparta komunumo, al kiu apartenas ankaŭ Iohanisfeld. Iohanisfeld havas iom pli da loĝantoj ol Otelec, sed inter la censoj de 2002 kaj 2011 ĝi perdis 143 da ili, Otelec nur 63.

Otelec
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Timiș
Alinome Ótelek (hungare)
Iama hungara departemento Torontál
Situo 45° 37′ N, 20° 51′ O (mapo)45.61472222222220.849444444444Koordinatoj: 45° 37′ N, 20° 51′ O (mapo)
Otelec (Rumanio)
Otelec (Rumanio)
DMS
Alto super maro 76 m
Poŝtkodo 307447
Loĝantaro
– komunumo 1.499 (en 2011)
– vilaĝo 743 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 159179
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1921 loĝantojn (hungaroj, germanoj); en 1992 823 (91 % da hungaroj). En la censo de 2002 la 806 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 678 84,1 %
rumanoj 121 15,0 %
Lingvo Nombro Elcentaĵoj
hungara 679 84,2 %
rumana 124 15,4 %

Kontraŭe en Iohanisfeld pli ol 97 % deklaris sin rumanoj.

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1452. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál)[3][4].

Fontoj redakti

  1. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-12-28.
  2. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-12-28.
  3. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  4. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)

Eksteraj ligiloj redakti