Otelo

anglalingva tragedio far Vilhelmo Ŝekspiro je 1603

Otelo estas tragedio de William Shakespeare verkita ĉirkaŭ 1603. La plena kaj originala nomo estas The Tragœdy of Othello, the Moore of Venice. Ĝi estas verkita probable post Hamleto, kaj antaŭ Makbeto kaj Reĝo Lear. La unua konata surscenigo okazis probable la 1-an de novembro de 1604 en la Palaco de Whitehall de Londono.

Otelo, la Maŭro de Venecio
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1960
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 207
vdr

La verko prenas sian nomon el la precipa rolulo, Otelo, maŭro kiu estas kvazaŭ la simbolo de la ĵaluzo.

Otelo
dramatic work
Informoj
vdr

En Esperanto redakti

La verko estas tradukita al Esperanto, kun la nomo Otelo, la Maŭro de Venecio fare de Reto Rossetti, kaj eldonita 207-paĝe de Eldonejo Stafeto el La Laguna, en la jaro 1960.

Versioj redakti

Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras Zairo-n kiel liberan adaptaĵon de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Jago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privileĝiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.

Versioj en kino redakti

Otelo estis plurfoje adaptita por la kino:

Muzikaj versioj redakti

Ekzistas du operoj bazitaj en Otelo, respektive de Gioacchino Rossini (Otello) kaj Giuseppe Verdi. Antonín Dvořák verkis simfonian uverturon nomatan Otelo, Op. 93.

Aliaj uzoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti