Ottó Benedikt, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benedikt Ottó estis hungara elektroinĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1956, ordinara en 1958) de Hungara Scienca Akademio.

Ottó Benedikt [1] naskiĝis la 18-an de majo 1897 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ottó Benedikt post abituriento li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1918 li aliĝis al la komunistoj. En la sekva jaro li estis sendita al Vieno por prepari komunistan revolucion, sed la polico arestis lin kaj deportis lin al Hungario. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis sekretario de Béla Kun. Post la falo ankaŭ tie li estis arestita, sed en 1920 li sukcese rifuĝis al Vieno, kie komence li estis simpla laboristo. Li aliĝis al la aŭstraj komunistoj, redaktis komunistan periodaĵon, krome li frekventis universitaton ricevinta diplomon en 1930. En 1932 li translokiĝis al Moskvo, kie li ricevis postenon en fabriko. Inter 1939-1955 li estis katedrestro en trafika universitato en Moskvo, poste li hejmenvenis. Ankaŭ en Budapeŝto li estis katedrestro en la teknika universitato. En la studjaro 1957 li estis rektoro. Li havis edzinon, kiu naskis filinon. Li okupiĝis precipe pri elektraj lokomotivoj kaj eksterordinaraj motoroj. Li ricevis premion Kossuth en 1959 krome precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egy úrifiú története (1921, 1965) - novelo
  • Die neue elektrische Maschine “Autodyne” (1957)
  • Villamos hajtások. II/1–2 (1961, 1966) - studenta lernolibro
  • Beiträge zur Weiterentwicklung der Theorie der Gleichstrommaschine (1975)
  • Befejezetlen emlékiratok (Nefinitaj memuaroj), (2007)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti