Ottův slovník naučný

Ottův slovník naučný (Enciklopedia vortaro de Otto) estas la plej granda ĉeĥlingva enciklopedia vortaro, kiu aperadis inter la jaroj 1888 kaj 1909 en 28 volumoj.

Ottův slovník naučný - Enciklopedia vortaro de Otto

Jan Otto en 1871 transprenis post sia bopatro Jaroslav Pospíšil presejon kaj tuj komencis pripensi eldonadon de „nova konversacia vortaro“, inspirita de la 14-voluma enciklopedia vortaro de Rieger (1874), kies redaktoro Jakub Malý ellaboris por li en 1884 planon de nova sesvoluma Nacia Enciklopedio, sed jam venontjare li mortis.

Jan Otto planis eldonadi la vortaron en kajeroj 45/50-paĝaj kun ilustraĵoj kaj mapoj. La laboron gvidis redakcia komitato, kiun prezidis Tomáš Garrigue Masaryk (kontrakto 1885). Tiu dividis la enciklopedion laŭ fakoj, por ĉiu trovis redaktorojn, sed necesis trovi aŭtorojn por la unuopaj artikoloj, precipe inter profesoroj kaj docentoj de la ĉeĥa universitato. Tiutempe Masaryk rifuzis aŭtentikecon de la t.n. „Manuskriptoj de Dvůr Králové kaj Zelená Hora", proklamis la supozatan mezepokan nacian memoraĵon falsaĵo de Václav Hanka, sed li mem estis pro tio persekutata kiel nacia perfidulo kaj lia enciklopedio bojkotata. Sekve de tio Masaryk en 1887 rezignis, sed postlasis skeleton de la nova enciklopedio.

Otto petis profesorojn, ke ili elektu novan ĉefredaktoron, sed ili elektis redaktistaron, en kiu ĉiu fakultato havis sian reprezentanton. Tamen en la unua kunveno ili sciigis al Otto, ke ili rezignas, ĉar tiel giganta laboro ne estas realigebla. Otto deklaris, ke li eldonos la vortaron eĉ sen ili. Post nova traktado la laboroj komenciĝis, sed nur kiam ĉiuj kajeroj de la unua volumo estis eldonitaj, la profesoroj ĉesis dubi.

La unua kajero anstataŭ en januaro 1887 aperis nur la 25-an de januaro 1888. La vortaro vekis grandan intereson, unuaj kajeroj aperadis en eldonkvanto de 40 mil ekzempleroj. Librovendistoj atendis ilin rekte antaŭ la presejo kaj tuj transportis al sia librovendejo. La intereso dum la jaroj iom post iom malkreskis kaj la lastaj volumoj aperis en eldonkvanto ĉirkaŭ 10 mil ekzempleroj. Pro la intereso de la publiko la enciklopedio fariĝis tutnacia verko, al kiu kontribuis 1 100 aŭtoroj sub 52 redaktoroj. Oni ne sukcesis eldoni 3 kajerojn monate, kiel estis planite, la eldonado daŭris dudek jarojn, sed anstataŭ planitaj 6 volumoj ĝi atingis fine 28 volumojn (en 1908).

Jan Otto mortis en 1916 kaj ne sukcesis aperigi la duan, jam kompletan eldonon de la enciklopedio. Ekde 1930 lia eldonejo, gvidata de lia bofilo K. B. Mádl, eldonadis sub redakto de profesoro Bohumil Němec kaj grafikisto Karel Svolinský suplementojn de la enciklopedio.

En la suplentoj troviĝas sufiĉe ampleksa artikolo pri Esperanto, pli ol unupaĝa, subskribita de B.U.E., dum en la origina enciklopedio estis artikolo nur pri volapuko kun rimarko en la lasta frazo, ke volapukon lastatempe elpuŝas Esperanto.

Tiutempe la eldonejo Jan Otto troviĝis en financaj problemoj, en 1934 ĝin aĉetis eldonejo Novina, kiu daŭrigis eldonadon de la suplementoj ĝis 1943, kiam nazioj la eldonadon ĉesigis (ĉe la lasta artikolo Užok).

En 1996 du eldonejoj Paseka kaj Argo entreprenis reeldonon de la vortaro per fotokopia represo, po kvin volumoj jare. La firmaoj Aion CS kaj AMD, v.o.s. prizorgis enkomputiligon de la tuta verko kaj ĝian disponigon sur kompakta disko.

La enciklopedia vortaro havas 28 volumojn (+ 12 volumojn suplementajn, la lastaj 2 ne aperis) kun 28 912 paĝoj (+ 8 585 paĝoj suplementaj). En ili troviĝas 185 869 artikoloj (+ 53 315 artikoloj suplementaj) kaj 4 888 bildoj (+ 2 461 suplementaj). Kontribuis 1 086 (+ 230) aŭtoroj.

Artikolo pri Parizo havas 11 paĝojn, pri Prago eĉ 133 paĝojn, pri Aristotelo 8 paĝojn, pri Victor Hugo 6 paĝojn, pri Shakespeare 4 paĝojn.