Ottavio Posta estis itala presbitero nun inkluzivita inter justuloj inter la popoloj pro lia agado favore de judoj dum la Holokaŭsto.

Ottavio Posta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1882 (1882-01-01)
en Passignano sul Trasimeno
Morto 1-an de januaro 1963 (1963-01-01) (81-jaraĝa)
en Isola Maggiore
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo presbitero
vdr

Li paroĥestre regis la katolikan paroĥon de Isola Maggiore borde de la Lago Trasimeno (Peruĝo- Italio) ekde 1915 ĝis la morto 1963.

La dekoracio al la memoro estis proklamita kaj celebrita la 15an de septembro 2001 per la interveno de la konsilistino por la politikaj aferoj ĉe la Israela ambasado en Romo: ŝi liveris, nome de la maŭzoleo Yad Vashem de Jerusalemo, la rekonan medalon al la parencaro de Don Ottavio.

La specifan agon al kiu referencas la honoraĵo de la enskribiĝo inter la justuloj inter la popoloj don Ottavio plenumis la nokton inter la 19a kaj 20a junio 1944 kiam, kun nemalgranda grupo de fiŝistoj, li riskis la vivon por transveturigi, kaj do enkonduki al la avancantaj aliancanoj (anglaj kaj usonaj kaj alinaciaj armeanoj batalantaj kontraŭ la germanoj invadintaj Italion), dekojn da judojn jam enprizonigitajn kaj destinitajn al Germanio.

Ĉe la ceremonio ĉeestis diversaj personoj kiuj vidis, aŭ aŭdis de siaj forpasintoj, kaj partoprenis en la epizodo: kelkaj rememorigis kiel don Ottavio “ekipis” ĉiun el la judojn per “falsaj” dokumentoj montrantaj ke ili “ricevis bapton”.

Nun sur la lagobordo de Sant’Angeelo, kie albordiĝis la kvin barkoj per kiu la fiŝistoj transveturigis la fuĝintojn, memorŝtono memorigas pri la epizodo.

Don Ottavio Posta esta la 485a italo dekoraciita per la titolo ‘justulo inter la popoloj’.

Eksteraj ligiloj redakti