Otto LILIENTHAL [oto LILjental] (naskiĝis la 23-an de majo 1848, mortis la 10-an de aŭgusto 1896) estis germana inĝeniero kaj entreprenisto.

Otto Lilienthal.
Dum la flugo.

Lilienthal naskiĝis en Anklam. Jam kiel gimnaziano li forte interesiĝis pri la fizikaj bazoj de la flugado de la birdoj. Ĉefe la cikonioj en lia nordgermana hejmregiono inspiris lin al observoj.

Unu el la glisaviadiloj de Lilienthal.

En Berlino li studis mekanikon kaj maŝinkonstruadon, poste li laboris en la industrio. En la jaro 1883 li fondis propran entreprenon. En sia libertempo li daŭrigis siajn flugteknikajn studojn, kaj en la jaro 1889 aperis lia verko Der Vogelflug als Grundlage der Fliegekunst (= La flugo de la birdoj kiel bazo de la flugarto). En ĝi li fiksis la teorion de la flugado per aparatoj pli pezaj ol la aero. Mallonge poste li komencis konstrui tiajn aparatojn. Kune kun sia frato Gustav Lilienthal li regule eksperimentis per siaj flugiloj, komence starante surgrunde, por elprovi la konduton de la flugiloj en la vento. En 1891 li el 5-metra alteco glisflugis 25 metrojn, du jarojn poste li atingis eĉ 250 metrojn. La 9-an de aŭgusto 1896 li spertis aviadilakcidenton, kaj unu tagon poste li mortis de siaj gravaj vundoj.

Otto Lilienthal disvastigis siajn sciojn per prelegoj kaj publikaĵoj, influis multajn aviadistojn, inter ili la fratojn Wright. Li estis konvinkita pacemulo, revanta pri la paca eluzo de sia tekniko.