Otto Schmiedeknecht

Otto SCHMIEDEKNECHT (naskiĝinta la 8-an de septembro 1847 en Bad Blankenburg, mortinta la 11-an de februaro 1936 samloke) estis germana entomologo specialiĝanta je himenopteroj, aparte iĥneŭmonidoj ene de la klaso de la apokritoj.

Otto Schmiedeknecht
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1847 (1847-09-08)
en Bad Blankenburg
Morto 11-an de februaro 1936 (1936-02-11) (88-jaraĝa)
en Bad Blankenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Universitato de Göttingen
Memorigilo Otto Schmiedeknecht
Okupo
Okupo entomologo • zoologo
vdr

Vivo redakti

 
Memortabulo ĉe la belvidejo Kesselwarte

Patro lia Johann Friedrich Schmiedeknecht estis lernejestro en Bad Blankenburg kiu regule kunvenigis la idon Otto al natursciencaj ekskursoj. Post la alidungiĝo patra Otto pasigis la junulajn jarojn en Stadtilm frekventante la gimnazion en Rudolstadt. Ekde 1868 li studis en Göttingen natursciencojn kaj modernajn lingvojn interrompite per militservo: la ja estis voluntulo dum la Prusia-francia milito. Post la altlerneja tempo li estis instruisto ĉe la lerniginstituto Gumperda apud Kahla. Tie ĉi li komencis okupiĝi science pri himenopteroj. En 1877 li doktoriĝis en Jena ĉe Ernst Haeckel per disertacio pri burdoj. Post edziĝo en 1878 li transloĝiĝis al Blankenburg kie li perlaboris la vivon kiel kolportanto kaj komercanto de insektoj. Ekde 1903 li estis kuratoro ĉe la Princa kabineto naturscienca en Rudolstadt ĉe Kastelo Heidecksburg posteulante la amikon Julius Speerschneider. La saman jaron li honoriĝis fare de princo Guntero (Schwarzburg-Rudolstadt) per profesortitolo.

Schmiedeknecht entreprenis stud- kaj kolektadvojaĝojn al la Mediteraneo, Proksima Oriento (ekz. en 1881 kej 1889 sur Korfuo, en 1895 en Alĝerio, en 1897 en Tunisio, je Egiptio kaj Palestinio kaj Sirio en 1898 kaj 1890 kun aliaj entomologoj, en Egiptio li plurfoje gastis ĉe la eksa disĉiplo Oskar Dinkler), en 1883 en Hispanujo kaj ĉe Balearoj kaj en sur Zakinto (invitite fare de arkiduko Ludwig Salvator von Österreich-Toskana); en 1902/3 Schmiedknecht estis eĉ sur Javo. , Lia ĉefverko estas monografio pri iĥneŭmonidoj, eldonite inter 1902 kaj 1927 danke al apogado fare de la Prusia ministerio pri agrikulturo. Ĝi konsistas el 45 kajeroj kun sume 5516 paĝoj. En 1927 li fariĝis honora civitano de Bad Blankenburg. En 1880 li estis kunfondinto de la Turingia porentomologa societo (Thüringer Entomologenverein) kiun li estris longtempe. Krome li estis honora membro de Germana porentomologa societo (Deutsche Entomologische Gesellschaft) kaj de Thüringerwald-Verein.

Ero de liaj kolektoj aĉetitis en 1918/19 de la Naturhistoria muzeo rudostadt-a. Ankaŭ en la urbomuzeo de Bad Blankenstein admireblas kelkaj objektoj liaj respektive lerneblas interesaj informoj pri li. Belvidejo surmonta supre de Bad Blankenburg nomite Kesselwarte starigitis en 1989 en lia honoro.[1]

Verkoj redakti

  • Apidae europaeae (Die Bienen Europas) per genera, species et varietates dispositae atque descriptae, Berlin 1882-1884, Biodiversity Library
  • Opuscula Ichneumonologica, Blankenburg in Thüringen, 45 Hefte, 1902-1936
  • Die Hymenopteren Mitteleuropas nach ihren Gattungen und zum grossen Teil auch nach ihren Arten analytisch bearbeitet, Jena: Gustav Fischer 1907, nova eldono 1930
  • Die Wirbeltiere Europa`s mit Berücksichtigung der Faunen von Vorderasien und Nordafrika, Jena: G. Fischer 1906
  • Die Schlupfwespen (Ichneumonidae) Mitteleuropas, insbesondere Deutschlands. In: Christoph Schröder, Die Insekten Mitteleuropas, Franckh'sche Verlagshandlung, Stuttgart, 1914, p. 113–170.

Schmiedeknecht ankaŭ verkis la alineon pri faŭno kaj flaŭro ĉe Junk`s Naturführer Thüringen (1927) liverante kontinue kontribuaĵojn altvalorajn je Genera Insectorum de Philogène Wytsman (Bruselo 1909).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Erwin Hentschel, Günther Wagner: Wörterbuch der Zoologie. 7. Auflage. Elsevier, München/Heidelberg 2004, ISBN 3-8274-1479-2, p. 466, Artikel „Schmiedeknecht, Otto Georg Ludwig“
  • J. Oehlke: Über den Verbleib der Hymenopteren-Typen Schmiedeknechts. Beitr. Ent. , Berlin 18, 1968, p. 319–327
  • Stefan Vidal: The history of Hymenopteran parasitoid research in Germany, Biological Control, Band 32, 2005, p. 25-33

Eksteraj ligiloj redakti