Otto Ljudvigoviĉ STRUVE, ruse Отто Людвигович Струве (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1897 en Ĥarkovo, mortis la 6-an de aprilo 1963 en Berkeley (Kalifornio)) estis rusia astronomo. Li migris en Usonon en 1921 kaj tie karieris.

Otto Struve
Persona informo
Naskonomo Отто Людвигович Струве
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1897 (1897-08-12)
en Ĥarkivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 6-an de aprilo 1963 (1963-04-06) (65-jaraĝa)
en Berkeley, Kalifornio,  Usono
Lingvoj anglarusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono
Alma mater Ĥarkiva UniversitatoUniversitato de Ĉikago
Familio
Patro Ludwig Struve
Patrino Elizaveta Khristoforovna Groman
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Oni ne konfuzu lin kun lia avo Otto Wilhelm von Struve (1819-1905).

Vivo redakti

Li naskiĝis en Ĥarkovo, kiu estis tiam en la Rusia Imperio; en german-devena familio kiu naskis plurajn famajn astronomojn: li estis filo de Gustav Wilhelm Ludwig Struve, nepo de Otto Wilhelm von Struve, nevo de Hermann Struve, kuzo de Georg Hermann Struve...

Tre june li ekinteresiĝis pri astronomio, 8-jar-aĝa li akompanis sian patron en la observatorion Pulkovon kaj tie faris kelkajn observojn. Li eniris en 1915 en la universitato de Ĥarkovo, sed la unua mondmilito interrompis lian lernadon: en 1917 li estas sendita sur la turkian fronton.

Dum la rusia enlanda milito, Otto Struve batalis kun la blankaj rusoj. Kiam la "blankuloj" malvenkis, li elmigris al Turkio, akompanata de sia patro Ludwig Struve. Tiu ĉi mortis en Sebastopolo en 1920.

Li restis unu jaron kaj duonon en Kalipolis kaj Istanbulo. Li petis per letero helpon de sia onklo Hermann Struve en Germanio, nesciante ke tiu ĉi mortis kelkajn monatojn antaŭe. Tamen ties vidvino petis al Paul Guthnick, posteulo de Hermann Struve en la observatorio de Berlino. Tiu ĉi skribis al Edwin B. Frost, direktoro de la observatorio Yerkes de Ĉikago. La 2-an de marto 1921, Frost proponis al Otto Struve postenon en sia observatorio. La 7-an de oktobro 1921, Otto Struve elŝipiĝis en Usonon.

Malkovritaj asteroidoj : 2
991 McDonalda 24-a de oktobro 1922
992 Swasey 14-a de novembro 1922

Astronomio redakti

Li komencis labori en la observatorio Yerkes, kie li malkovris du asteroidojn. Li ricevis la usonan naciecon en 1927, kaj posteulis al Edwin B. Frost kiel direktoro de la observatorio de Yerkes de 1932 ĝis 1947. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la observatorio McDonald, de la Observatorio Leuschner kaj de la Nacia Observatorio de radioastronomio de la Universitato de Virginio.

En 1937 li observas tion, kio estos nomata la efiko de Struve-Sahade: ŝajna plifortiĝo aŭ malfortiĝo de la spektraj linioj de la dua komponanto de duopa stelo, laŭ ke ĝi proksimiĝas aŭ malproksimiĝas. Tiu efiko malhelpas, kiam oni serĉas distingi la spektrojn de ambaŭ steloj[1].

Li estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj serioze opiniis ke vivo abunde ekzistus en la universo, kaj estis partizano de la serĉo de ekstertera vivo.

Li estis ĉefredaktoro de Astrophysical Journal de 1932 ĝis 1947 kaj prezidento de la American Astronomical Society de 1946 al 1949.

Honoroj redakti

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti