Eble vi serĉas: Ocmanice.

Municipo Oucmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 14 km okcidente de Ústí nad Orlicí, 8 km sudoriente de Choceň, 3 km sude de Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2023).

Oucmanice
municipo
Domo n-ro 7
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Oucmanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Oucmanice
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 22″ N 16° 16′ 54″ O / 49.98944 °N, 16.28167 °O / 49.98944; 16.28167 (mapo)
Katastro 3,65 km² (365 ha) Oucmanice
Loĝantaro 256 (2023)
Denseco 70,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580741
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oucmanice
Retpaĝo: oucmanice
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jehnědí, Sudislav nad Orlicí, Zářecká Lhota, Svatý Jiří kaj Brandýs nad Orlicí.

Historio redakti

Vilaĝo Oucmanice estis fondita en la unua etapo de koloniigo de bohemiaj limregionoj en la 13-a jarcento. Unue ĝi estas rememorata en la jaro 1292 en fonda akto de monaĥejo Aula Regia en Zbraslav de la reĝo Venceslao la 2-a.

Jam en la jaro 1307 apartenis la vilaĝo al la sinjorejo Lanšperk, ĝis la duono de 16-a jarcento al sinjorejo Litomyšl kaj poste al sinjorejo Brandýs nad Orlicí. Post nuligo de patrimonia sistemo en la jaro 1848 Oucmanice estis alligita al la distrikto Vysoké Mýto kaj en la jaro 1951 transigita al la distrikto Ústí nad Orlicí.

En supre dirita fonda akto de la klostro Zbraslav estas la vilaĝo nomata villa Walczmanni, sed baldaŭ oni uzadis nomon "Valcmanice". Nomo de la vilaĝo montras germanan originon de la lokigisto, sed el la sufikso -ice estas derivebla ĉeĥa origino de koloniistoj aŭ baldaŭa ĉeĥigo de pli frue germana loĝantaro. En la 17-a jarcento aperas nomo Aucmanice (Autzmanitz), en la 19-a jarcento rigore ĉeĥa Úcmanice kaj fine nuna Oucmanice.

Historiaj interesaĵoj redakti

  • En la jaro 1892 oni aĉetis al vilaĝa noktogardisto fajfilon por 35 krejceroj,
  • la unua aviadilo flugis super Oucmanice la 7-an de novembro 1918,
  • la unua traktoro de amerika firmao Fordson aperis en Oucmanice en la jaro 1926,
  • la unua radioricevilo estis en Oucmanice en la jaro 1926,
  • la unua motorciklo kaj ankaŭ la unua aŭtomobilo estis en la vilaĝo en 1934,
  • elektron ĉi tien oni venigis nur en la jaro 1943,
  • telefonon oni establis en 1947.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869266
1880275
1890250
1900243
1910259
1921290
JaroLoĝantoj
1930257
1950222
1961226
1970199
1980215
1991210
JaroLoĝantoj
2001219
2014215
2016226
2017232
2018239
2019246
JaroLoĝantoj
2020253
2021230
2022251
2023256

Pluaj fotoj redakti