Oulens-sous-Echallens

komunumo de Svislando

Oulens-sous-Echallens estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 522 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Oulens-sous-Echallens
Blazono de Oulens-sous-Echallens
Blazono de Oulens-sous-Echallens
Blazono de Oulens-sous-Echallens
Preĝejo de Oulens-sous-Echallens
Preĝejo de Oulens-sous-Echallens
Preĝejo de Oulens-sous-Echallens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 534048 / 165997 (mapo)46.6419444444446.5772222222222Koordinatoj: 46° 39′ N, 6° 35′ O; CH1903: 534048 / 165997 (mapo)
Nombro de loĝantoj 522
Areo 5,87 km²
Alteco 588 m super marnivelo
Poŝtkodo 1377
Komunumkodo 5529
Mapo de Oulens-sous-Echallens
Mapo de Oulens-sous-Echallens
Situa mapo de Oulens-sous-Echallens
vdr

Geografio redakti

La komunumo Oulens-sous-Echallens situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la river Talento en okcidento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), proksimume 10 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oulens, la setlejo Sur la Croix, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,87 km², de kiuj 24,0% estas kovritaj de arbaro, 64,7% servas por agrikulturo kaj 10.9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oulens-sous-Echallens limas en nordo al Bavois, en oriento al Goumoëns, en sudoriento al Saint-Barthélemy, en sudo al Bettens, en sudokcidento al Daillens, kaj en nordokcidento al Eclépens.

Trafiko redakti

Tra Oulens-sous-Echallens pasas la kantona ĉefvojo n-ro 134 de Chavornay al Ecublens, kiu kruciĝas en la komunuma centro kun konekta vojo de Goumoëns al La Sarraz. En okcidento pasas la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo La Sarraz situas sur la teritorio de laq komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Oulens-sous-Echallens datiĝas el la jaro 1207 kiel Ollens. Dum mezepoko Oulens estis grejnbieno de la Abatejo Lago de Joux. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Oulens-sous-Echallens estis parto de la komuna berna kaj friburga Senjorujo Orbe kaj Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Oulens

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti