Oulx

komunumo de Italio

Oulx (jen france, okcitane Ols aŭ Ors, piemonte Ols, itale Ulzio) estas komunumo en la pleja okcidento de Italio, tre proksima al la limo al Francio. Videble ankaŭ la komunuma nomo estas origine franclingva. La komunumo apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Torino, kiu ekde la 1-a de januaro 2015 havas la nomon metropola urbo Torino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 273 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Bardonecchia, Cesana Torinese, Exilles, Névache en la francia departemento Hautes-Alpes (Altaj Alpoj, FR-05), Pragelato, Salbertrand, Sauze d'Oulx kaj Sestriere.

Oulx
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco TO Torino
Geografia situo 45° 2′ N, 6° 50′ O (mapo)45.0333333333336.8333333333333Koordinatoj: 45° 2′ N, 6° 50′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1100 [+] m
Areo 99 km²
Loĝantaro 3273 (2023)
Loĝdenso 33 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bardonecchia, Cesana Torinese, Exilles, Névache (FR-05), Pragelato, Salbertrand, Sauze d'Oulx kaj Sestriere
Patrono Sankta Roĥo
Festa tago la 16-an de aŭgusto
Nomo de loĝantoj ulcensi
Poŝtkodo 10056
Imposta kodo G196
Kodo laŭ ISTAT 001175
Telefona prefikso 0122
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti