Ouro Preto

municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo

Ouro Preto [oŭru pretu] /'owrw 'pretw/ (portugallingva signifo: Nigra Oro) estas urbo kaj municipo en Ŝtato Minas-Ĝerajso en Brazilo kun 1 245 km². Ĝis 1823 Ouro Preto estis nomata "Vila Rica".

Ouro Preto
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  Minas-Ĝerajso
Mezoregiono Metropolitana de Belo Horizonte
Mikroregiono Ouro Preto
Fondita 8-a de julio 1711
Poŝtkodo 35400-000 a 35419-999
Telefonkodo 31
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 558  (2020) [+]
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 23′ S, 43° 30′ U (mapo)-20.385277777778-43.503611111111Koordinatoj: 20° 23′ S, 43° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 179 m
Areo 1 245,87 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Ouro Preto (Brazilo)
Ouro Preto (Brazilo)
DEC
Ouro Preto
Ouro Preto
Situo de Ouro Preto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ouro Preto [+]
vdr

La nomo de la urbo venas de la fakto, ke oro tie minata ofte aperis nigra, pro aldono de fera oksido. Post la elĉerpiĝo de oro en la apudaj minejoj, la urbo konservis belan barokan urbocentron, kiu igas ĝi alloga por turistoj. En 1980 UNESKO deklaris la urbocentron Monda Kulturheredaĵo.

La blazono de Ouro Preto montras la latinan devizon Prœtiosum aurum nigrum (valorega nigra oro). Tiu nova devizo, el 2005, anstataŭigis la antaŭan, Prœtiosum tamen nigrum (valorega kvankam nigra).

Laŭ la stato de 2020 en la municipo vivis 74 558 loĝantoj[1] sur areo de 1 245,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 62 040. La teritorio havas komunan limon kun Belo Vale, Catas Altas da Noruega, Congonhas, Itabirito, Itaverava, Mariana, Moeda, Ouro Branco, Piranga kaj Santa Bárbara.

Krom la urbo Ouro Preto mem apartenas al ties teritorio la vilaĝoj Amarantina, Antonio Pereira, Cachoeira do Campo, Engenheiro Correia, Glaura, Miguel Burnier, Rodrigo Silva, Santa Rita de Ouro Preto, Santo Antonio do Leite, São Bartolomeu (entute proksimume 10 000 loĝantoj en vilaĝoj).

Famuloj redakti

Esperanto en Ouro Preto redakti

De la 21-a ĝis la 24-a de julio 1983 okazis la 16-a Brazila Seminario de Esperanto, en Ouro Preto.

Referencoj redakti

 
Unu el la diversaj katolikaj preĝejoj kaj muzeoj