Out (ISSN 1062-7928) estas populara usona revuo dediĉata al la amuziĝo kaj vivstilo de gejoj. Ĝi estas la plej cirkulata el la ĉiumonataj gejaj revuoj en Usono. Ĝi stilo multe similas al aliaj revuoj kiaj: Details kaj GQ.

Out estas publikigita de "LPI Media", kiu apartenas 100% al "PlanetOut Inc." ekde la jaro 2005. LPI Media ankaŭ publikigas The Advocate, HIV Plus, The Out Traveler kaj "Alyson Books". PlanetOut Inc. ankaŭ mastras Specialty Publications, kiu publikigas aron da gejaj adoltaj revuoj tiaj kiaj la pornaj Men, Freshmen kaj Unzipped.

La revuo estis fondita en la jaro 1992 de Michael Goff, ĉefeldonisto kaj prezidanto. Li kaj la eldonistino Sarah Pettit, dungita dum la unuaj jaroj, atingis popularigi la revuon en la tuta Usono kaj superi ĝin super la aliaj gejaj revuoj je la cirkulado, kaj unuafoje ĝi altiris aŭtorojn kaj mondfamaj kontribuantoj kiuj ne apartenas al la geja mondo.

Gravaj kunlaborantoj redakti

Aŭtoroj

  • Josh Kilmer-Purcell
  • Dale Peck
  • Dan Savage
  • Mark Simpson
  • Bart Boehlert
  • Michael Joseph Gross
  • Jesse Archer
  • Bob Smith
  • Tom Steele
  • Barry Walters

Fotistoj

  • François Rousseau
  • Ben Watts
  • Matthias Vriens
  • Cass Bird
  • Tony Dura
  • Patrick McMullen
  • Joe Opedisano
  • Nicholas Wagner

Eksteraj ligiloj redakti