Oxfam International estas koalicio de neregistaraj organizaĵoj kiu luktas kontraŭ la malriĉeco.

Oxfam
emblemo
ne-registara organizaĵokaritata organizaĵo • Telegraphic address
Komenco 1942 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Oksfordo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr
Butiko de Oxfam en Londono

Historio redakti

Oxfam estis fondita en 1942 en Oxford (Anglio) por lukti kontraŭ malsatego en Grekio. Anoj de Oxfam kuniĝis por transporti per ŝipo nutraĵojn al Grekio. La origino de la akronimo Oxfam estas "Oxford Committee for Famine Relief" (Oksforda Komitato por Savo el Malsato). La oficialan nomon OXFAM ĝi prenis en 1965.

Poste neregistaraj organizaĵoj fondiĝis nedepende en aliaj landoj kun la nomo Oxfam. La unua estis la filio de Kanado en 1963. Sendependa branĉo estis fondita por Kebekio en 1973.

La nuntempaj dektri membroj estas tiuj de Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, Aŭstralio, Belgio, Kanado, Hispanio, Usono, Francio, Honkongo, Irlando, Nov-Zelando, Nederlando, Kebekio, Barato, Italio, Meksiko kaj Japanio. En 1995, ĉi tiuj organizaĵoj kuniĝis je Oxfam International por atingi pli grandan efikecon.

En la jaro 2009 Oxfam proponis imposton je la internacia devizokomerco, la impostopago estu 0,005% kaj povus rezultigi 17 000 000 000 €.

La laboro de Oxfam redakti

 
Deponejo de vestaĵoj kaj ŝuoj de Oxfam

Kvankam la unua celo de Oxfam estis la lukto kontraŭ malsato kaj pri justa komerco, ĝi poste disvolvis agadojn kontraŭ la kaŭzoj de tiu malsato. Krom medikamentojn kaj nutraĵojn, Oxfam havigas ilojn por ke la loĝantaro trovu manieron esti memstara, kaj ĝi malfermas merkatojn por ke la malriĉaj regionoj de la mondo povu vendi siajn produktojn je justa prezo.

Eksteraj ligiloj redakti