Oxford Latin Dictionary

Oxford Latin Dictionary (mallongigo OLD) estas vortaro latina-angla kies unua eldono estis finfarita en la 1982-a jaro kaj aperis ĉe Oxford University Press. Ĝi estis farita laŭ Oxford English Dictionary kiel memstara sekvanto de A Latin Dictionary enhavante sur 2126 paĝoj 40 miloj da lemoj. Siaformate ĝi estas la plej disvastigata verko en Anglalingvio.

Oxford Latin Dictionary
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Oxford University Press
Ĝenro traduka vortaro
vdr

Historio redakti

Britaj leksikografoj volis en la unua triono de la 20-a jarcento elfari multampleksan, modernan leksikonon de la latina. Latin Dictionary de Charlton T. Lewis kaj Charles Short datumis de 1879 estante simpla traduko de germanlingvaĵo.

En 1933 ekigisi eldonisto Alexander Souter kolekti referencojn por la vortaro laŭ modernaj teksteldonoj. Post malkomisiiteco lia alvenis eldonontaj en l939 Cyril Bailey kaj J. M. Wyllie. Post foriro de Baileys en 1949 Wyllie sole kontinguis la tuton ĝis anstataŭiĝo fare de Peter G. W. Glare en 1954. Glare komencis eldoni ok libropartojn inter 1968 kaj 1982; en 1982 la entrepreno finiĝis. Partoprenis krome ankaŭ elstaraj filologoj aliaj, ekz. John Chadwick (1946–1952).

Represoj de la 1982-a eldono estis surmerkatigitaj en 1983, 1985, 1988, 1990, 1992 kaj 1994. En 1996 aperis korektita versio kiu siavice ĝuis represiĝon en 1997 kaj 2000. (ISBN 0-19-864224-5). La nuntempe valida dua eldono aperis en 2012 ree plibonigita (= Oxford Latin Dictionary. Eldonis Peter G.W. Glare. Dua eldono [du volumoj]. Oxford University Press, Oksfordo 2012, 2398 paĝoj, ISBN 0-19-958031-6]).

Graveco redakti

Ne sukcesis Oxford Latin Dictionary ke la malnova verko Latin Dictionary tute malaperis kiel referencilo. Pro ĝia nekonsidero de malfruantikvaj kaj kristanaj aŭtoroj oni preferis OLD dum traktado de klasikuloj dume por aliaj tekstoj ankoraŭ ne povis anstataŭiĝi la trezoro de Lewis/Short. Ĉiuokaze ambaŭ vortaroj estas famaj, eĉ ĉe uloj kies gepatra lingvo ne estas la angla.

Eksteraj ligiloj redakti