Oyonnax

komunumo en la departemento Ain de Francio

Oyonnax (prononcu aŭ [ojona] aŭ [ojonaks]), esperante Ojonakso[1], estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ain, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp]. Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Nantua kaj al la kantono Oyonnax. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 22 277 loĝantoj sur areo de 36,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 613 loĝantoj/km². Ĝi estas la dua plej granda urbo de la departemento post Bourg-en-Bresse. La loĝantojn kiujn oni kutime nomigas Oyonnaxiens.

Oyonnax
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Nantua
Kantono Oyonnax
INSEE kodo 01283 [+]
Poŝtkodo 01100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 277  (2021) [+]
Loĝdenso 613 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 15′ N, 5° 39′ O (mapo)46.2555555555565.655Koordinatoj: 46° 15′ N, 5° 39′ O (mapo) [+]
Alto 540 m [+]
Areo 36,37 km² (3 637 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oyonnax (Ain)
Oyonnax (Ain)
DEC
Oyonnax
Oyonnax
Situo de Oyonnax
Oyonnax (Francio)
Oyonnax (Francio)
DEC
Oyonnax
Oyonnax
Situo de Oyonnax

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oyonnax [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Apremont, Arbent, Bellignat, Charix, Dortan, Échallon, Géovreisset kaj Samognat.

Geografio redakti

Oyonnax situas en la norda parto de la departemento Ain, en la montomasivo Ĵuraso, ĉe la pordo de la natura regiona parko Alta-Ĵuraso kaj en la historia regiono Bugey. La komunumo enhavas la urbon Oyonnax kaj aliajn konstruarojn oni trovas en Geilles, Bouvent, Massiat, Chatonnax, Mons kaj Veyziat, kiuj estas partoj de la ojonaksa komunumo.

Hidrografio redakti

La urbon trapasas la rivero Ange kaj sia alfluanto Sarsouille.

 
Najbaraj komunumoj

Vojoj kaj transportoj redakti

Aŭtovojo A404:

  1. Eliro 10 (ZI Sudo) (Bellignat)
  2. Eliro 11 (Oyonnax) ĉe 16 km : al la urbo.
  3. Eliro 12 (ZI Nordo) ĉe 17 km : Oyonnax, Arbent.

Ĝemelurboj redakti

Historio redakti

Dua Mondmilito redakti

 
Ceremonio en 2013: oni vidas aviztabulon kun la teksto Les vainqueurs de demain à ceux de 14-18 ( La venkontoj al tiuj de 14-18)

La 11an de novembro 1943, okazis evento, kiu grandskale skuis kaj igis la francan rezistadon (gvidita de Charles de Gaulle) plene agnoskitan de la aliancanoj (britoj kaj usonanoj), nome defilado en la urbocentro, kontraŭ la malpermeso de la tiuepoka Viĉia registaro, submetita al nazioj, per publika afiŝo de la moto "La venkontoj al tiuj de 14-18".

Famuloj redakti

En Oyonnax instruis, ekspoziciis kaj mortis hungardevena franca pentristo Gusztáv Miklós.

Referencoj redakti

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn, arkivigita laŭ stato de septembro 2015 (2011), paĝo 225

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti