Pákozd [pAkozd] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Gárdony.

Monumento pri batalo en Pákozd
"Haveno" en Pákozd

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Pákozd situas sur malebenaĵo, en Montaro Velence kaj laŭ Velence (lago), laŭ traira flankovojo. Aŭtoŝoseo M7 inter Budapeŝto-Balatono disigas la vilaĝon de la lago.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la neolitiko, en la bronzepoko fortikaĵo konstruiĝis, fine alvenis keltoj kaj romianoj. En 1543 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1593 la hungara-aŭstra armeo venkis la turkojn, sed fortikaĵon de Székesfehérvár ili ne povis reokupi. En 1848 la hungara armeo venkis armeon de banuso Josip Jelačić.

Vidindaĵoj redakti

La katolika Preĝejo Sankta Jozefo (Pákozd) konstruiĝis en 1720, tamen restis parto el la malnova mezepoka kirko. Apud la vilaĝo troviĝas arboreto, sur monteto elvidejo. En la lago Velence estas parte kanejo, kie vivas maloftaj birdoj. En 2013 la loĝantarnombro atingis 3 mil, sekve la vilaĝo iĝis jam grandvilaĝo.

Famuloj redakti

En Pákozd naskiĝis cigana violonisto János Rigó.

Fontoj redakti