Pál Bródy [brOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bródy Pál estis hungara dramaturgo, teatra reĝisoro. Lia pseŭdonimo estis Bólyai Pál.

Pál Bródy
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de decembro 1898(nun 1898-12-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Ungvár
Morto la 23-an de majo 1978
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teatrestroteatra reĝisoro • dramaturgo
vdr

Pál Bródy[1] naskiĝis la  13-an de decembro 1898(nun 1898-12-13) en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 23-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Bródy devenis el juda familio. Li akiris filozofian diplomon en Universitato Erzsébet en Budapeŝto, sed li studis iomete ankaŭ en Vieno. En 1922 li estis dramaturgo en Gaja Teatro, inter 1923–1926 jam reĝisoro. En la sekvaj jaroj li estis dramaturgo aŭ reĝisoro aŭ kunteatrestro en Internurba Teatro (1929–1932), Teatro Magyar (1932– 1939) kaj Teatro Andrássy (1937–1939), poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li laboris el la fono ĝis 1942. En 1942 li plene retiriĝis, sed li kontribuis eĉ en Nyugat. Dum la socialismo li instruis lingvojn por akiri pension. Pro vidviĝo li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis filinon.

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti