Pál FODOR estas rumania hungara inĝniero, politika malliberulo. Li naskiĝis en Budapeŝto la 29-an de junio 1903 kaj mortis en Hunedoara la 11-an de aŭgusto 1966. Li estis la patro de inĝeniero, politikisto, urbestro de Târgu Mureș Imre Fodor.

Kariero redakti

Pál Fodor estis inĝeniero pri vojo, fervojo kaj ponto, prezidanro de Departemento Csík de Erdélyi Magyar Gazdasági Egyesület. Post la dua mondmilito li faris rilate la interŝanĝon de loĝantaro inter Rumanio kaj Hungario por solvi la problemon de nacimalplimutaro detalan planon kaj tion priparolis kun episkopo Áron Márton. La 7-an de julio 1957 oni arestis lin en Ĉikŝomjo kaj kondamnis lin al 25 jara deviglaboro kaj havaĵkonfiskado laŭ akuzo de komploto kontraŭ la ŝtato. Li liberiĝis la 28-an de julio 1964. Li loksidiĝis en Hunedoara kaj mortis pro autoakcidento. Li estis entombigita en Ĉikŝomjo.

Fonto redakti