Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pál HORVÁTH [horvAt] rumania hungara fakverkisto pri pedagogio. Li naskiĝis en Reșița la 15-an de marto 1932 kaj mortis en Bistrița la 11-an de novembro 1978. Li estis la edzo de instruistino, pentristino, verkistino Piroska Horváth.

Pál Horváth
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1932 (1932-03-15)
en Reșița
Morto 11-an de novembro 1978 (1978-11-11) (46-jaraĝa)
en Bistrița
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo
Familio
Edz(in)o Piroska Horváth
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • teatra reĝisoroarkivisto
vdr

Kariero redakti

Pál Horváth akiris diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵo (1955). De 1956 li estis instruisto en Liceo Andrei Mureşanu kaj en Liceo Liviu Rebreanu de Bistrița. Li publikigis en Utunk, Ifjúmunkás, Korunk, Művelődés, Tanügyi Újság, Igaz Szó.

Fonto redakti