JANCSÓ Pál (janĉo:) estis hungara aktoro, la unua hungara komikulo. Li naskiĝis en Gidófalva en 1761 kaj li mortis en Koloĵvaro la 2-an de decembro 1845.

Biografio redakti

Pál Jancsó studis en Nagyenyed, estis kantoro en Sibio, poste administranto en Marosvécs. Ekde 1792 ĝis sia pensiuliĝo 1836 li estis aktoro de la unua konstanta hungara teatra trupo de Koloĵvaro fondita en 1792.

Ĉefaj roloj redakti

  • Kalb (Schiller: Ármány és szerelem),
  • Köppencs (Simai: Igazházi),
  • Iskolamester (Hafner: Újholdvasárnapi gyermek).

Bibliografio redakti

  • Ferenczi Zoltán: A kolozsvári színészet és színház története (Kolozsvár, 1897).
  • Gyalui Farkas: A magyar színészet székely nagyjai (Kolozsvár, 1929).
  • Janovics Jenő: A Farkas utcai színház (Bp., 1941).
  • Gyulai Pál: Az első magyar komikus (elb., Bp., 1906).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Retpaĝo [1][rompita ligilo]