Pál Ottó Geszti [gesti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Geszti Pál Ottó estis hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1967, ordinara en 1976) de Hungara Scienca Akademio.

Pál Ottó Geszti [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de aprilo 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Ottó Geszti akiris diplomon en 1946 en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, poste li laboris kelkajn jarojn en firmao pri karbominejo. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1953, li doktoriĝis en 1957 antaŭ la akademio. Li ekinstruis en la teknikuniversitato en 1957, kie li estis elektita katedrestro en 1959. Inter 1967-1973 li estis dekano. Li fondis instituton en 1971, kiun li gvidis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri elektrejoj. Li ricevis premiojn inter 1952-1982.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Ipari energianormák (1952)
  • Új üzemzavari szinkronozási eljárás (1958)
  • Villamosművek I–II (1967)
  • Villamosenergia-rendszerek I–III (1983–1985)

Fontoj redakti