Pál Török (historiisto)

historiisto

TÖRÖK Pál (toeroek) estis hungara historiisto naskita en Koloĵvaro la 1-an de februaro 1885 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de novembro 1943.

Pál Török
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1885 (1885-02-01)
en Kluĵo
Morto 22-an de novembro 1943 (1943-11-22) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro István Török
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Kariero redakti

Török studis en Budapeŝto, estis ano de Eötvös-kolegio, doktoriĝis en 1909 kaj li iĝis instruisto de la supera komerca lernejo en Győr. De 1934 li estis bibliotekisto de la MTA. En 1935 li estis privatprofesoro de la Universitato de Budapeŝto, plurajn jarojn redakttis la revuon Protestáns Szemle. Li pristudis multe la problemojn de diplomatia historio de la unua parto de la 16-a jarcento rilate precipe de hungara-turka kaj Habsburga-turka. Lia manuskripto pri raportoj el Konstantinopolo konservitaj en Vieno troviĝas en OSZK (Landa Széchényi Biblioteko).

Verkoj redakti

  • A nemesi vármegye megalakulása (Kolozsvár, 1907);
  • A mohácsi vész diplomáciai előzményei (Mohácsi Emlékkv, Bp., 1926);
  • A Habsburgok első isztambuli rezidense (Bp., 1929);
  • 1. Ferdinánd konstantinápolyi béketárgyalásai (Akad. Ért. a tört. tud. köréből, 1930);
  • Magyarország történelme (Bp., 1943).

Fonto redakti